Sankta Johano (Karibio)
Sankta Johano | ||
---|---|---|
![]() | ||
Akvejo | Kariba maro | |
Insularo | Usonaj Virgulininsuloj | |
Geografia situo | 18° 20′ N, 64° 44′ U (mapo)18.333333333333-64.733333333333Koordinatoj: 18° 20′ N, 64° 44′ U (mapo) | |
| ||
Sankta Johano (angle Saint John, de 1762 ĝis 1917 dane Sankt Jan) estas unu el la tri plej grandaj insuloj el la Usonaj Virgulininsuloj en la Kariba maro. La insulo estas parto de la Deventaj Insuloj en la Malgrandaj Antiloj. Laŭ la stato de 2010 sur la insulo vivis 4 170 loĝantoj sur areo de 50,8 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 82 loĝantoj/km².
De 1762 ĝis 1917 la insulo apartenis al la Danaj Karibaj Insuloj, kiuj ankaŭ inkludis la insulojn Sankta Tomaso (Karibio) (Saint Thomas) kaj Sankta Kruco (Saint Croix) kaj en la insularo organizis florantan sklavan komercon.

la plaĝo "Lindquist"