Sankta Kompanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Grafitio figuranta la Sanktan Kompanion

La Sankta Kompanio (hispane Santa Compaña) estas antikva mita kredo en kampara nordokcidento de Hispanio (plej specife Galegio kaj Asturio).[1] Ĝi kundividas similecojn kun la eŭropa legendo Sovaĝa Ĉasado, hordo da fantomoj vestitaj kiel ĉasistoj, kiuj kune kun ĉevaloj kaj ĉashundoj trairis la ĉielon.[2]

Oni ankaŭ nomas ĝin estantigua (el latino hostis antiquus, "antikva gastiganto"), roldagüestia [gŭestja], astura vorto kiu signifas gastiganton.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Oni trovas malsamajn versiojn pri la aspekto de la Sankta Kompanio, sed la populara kredo parolas pri procesio de fantomoj aŭ turmentataj animoj, kiu vagas de vilaĝo al vilaĝo post meznokto. Ĉiuj fantomoj portas blankajn kapuĉohavajn vestaĵojn kaj longajn kandelojn.[3][4]

La marŝadon gvidas vivanta homo, kiu portas mane kruconkaldronon da benita akvo. Eĉ se oni ne ĉiam kapablas vidi la animojn, oni diras ke la malvarma brizo kreata de ili plenas de vaksa aromo pro la lumantaj kandeloj. La vivanta gvidanto de la procesio estas altirita de supernatura forto aŭ mistera malbeno, kiu igas ilin eliri ĉiunokte kaj marŝi tra arbaroj kaj vilaĝoj, sed kiam la mateno alvenas, tiu homo memoras neniom pri la sperto, nur restas laceco, kvazaŭ li/ŝi ne dormis sufiĉe bone. Tial, ĉar la homo ne konscias pri sia stato aŭ siaj agoj, li/ŝi ne povas rifuzi la taskon gvidi la Sanktan Kompanion ĉar la malbeno metas ilin en trancostaton ĉiunokte, ĝis la procesio finiĝas kaj la gvidanto revenas al sia lito.

La homo kiu gvidas la procesion povas esti aŭ viro aŭ virino, ĉi tio dependas de tio, ĉu la patrono de la loka paroĥo estas vira aŭ ina. La celo de la Sankta Kompanio estas, laŭdire, anonci venontan morton kaj viziti la hejmojn de la mortontojn, simile al tio, kion faras la irlanda Banŝio.[5]

Protekto[redakti | redakti fonton]

La gvidanto nur povas liberiĝi de la malbeno se la procesio renkontas alian homon dumvoje. La gvidanto pasigas aŭtomate la krucon aŭ kaldronon al tiu homo, restante do libera de la malbeno kaj donante ĝin al aliulo. Se la gvidanto ne kapablas pasigi la malbenon al alia homo, post iuj semanoj li/ŝi paliĝos, maldikiĝos kaj finfine mortos. Kiam tio okazas, la homo ricevas la malbenon senscie.

Laŭkrede tiu, kiu vidas la Sanktan Kompanion kaj ne volas iĝi gvidanto, devas rapide desegni sur la tero cirklon per kreto, preĝi, respondi "mi havas jam krucon" kiam la gvidanto etendas la brakojn por doni la krucon, kruci la brakojn aŭ fari diversajn mangestojn.[6]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2022-02-23. Alirita 2022-02-23.
  2. [1]
  3. [2]
  4. [3]
  5. [4]
  6. [5]