Sankta Kruco (Karibio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝablono:Informkesto insulo/zorgado/areo mankas
Sankta Kruco
insulo
Akvejo Kariba maro
Insularo Usonaj Virgulininsuloj
Geografia situo 17° 44′ N, 64° 45′ U (mapo)17.732-64.748Koordinatoj: 17° 44′ N, 64° 45′ U (mapo)
Sankta Kruco (Usonaj Virgulinsuloj)
Sankta Kruco (Usonaj Virgulinsuloj)
DEC
Sankta Kruco
Sankta Kruco

Map

vdr

Sankta Kruco (angle Saint Croix, de 1733 ĝis 1917 dane Sankt Croix, "croix" estante franclingva vorto, de 1651 ĝis 1733 france Sainte-Croix kaj antaŭ tio hispane Isla de la Santa Cruz, nomo donita al la insulo fare de Kristoforo Kolumbo en 1493 - la indiĝena taina nomo estis Ay Ay) estas unu el la tri plej grandaj insuloj el la Usonaj Virgulininsuloj en la Kariba maro. Temas pri la plej suda insulo de la insularo. La insulo estas parto de la Deventaj Insuloj en la Malgrandaj Antiloj. Laŭ la stato de 2010 sur la insulo vivis 50 601 loĝantoj sur areo de 214,7 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 236 loĝantoj/km².

De 1651 ĝis 1695, la insulo formale estis kolonio de Francio, kvankam ĝi de 1695 ĝis 1733 estis neloĝata, poste de 1733 ĝis 1917 apartenis al la Danaj Karibaj Insuloj, kiuj ankaŭ inkludis la insulojn Sankta Tomaso (Karibio) (Saint Thomas) kaj Sankta Johano (Saint John) kaj en la insularo organizis florantan sklavan komercon.

la plej granda insula urbo, dane nomata Christiansted