Sankta Laŭrenco (Nurenbergo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Turoj de Sankta Laŭrenco, viditaj de okcidento

Sankta Laŭrenco estas gotika kirko en Nurenbergo. Ĝi estis la paroĥa preĝejo de la suda mezepoka urbokerno. La iama libera regna urbo Nurenbergo konsistas el du partoj, kiujn dividas la rivero Pegnitz. Sankta Laŭrenco estas la arkitektura ekvivalento de la pli malnova preĝejo Sankta Sebaldo en la norda urboparto. La trinavan bazilikon oni ekkonstruis ĉirkaŭ 1250, la malfrugotikan halan ĥorejon oni finis en 1477. Patrono de la preĝejo estas Sankta Laŭrenco. La konstruaĵo estis grave detruita dum la dua mondmilito kaj poste rekonstruita laŭ la originala modelo. Ekde la reformacio Sankta Laŭrenco estas apud Sankta Sebaldo unu el la du grandaj evangeliaj preĝejoj de Nurenbergo, kiuj ambaŭ apartenas al la dekanejo Nurenbergo de la evangelia-luterana eklezio en Bavario. Sankta Laŭrenco estas la sidejo de la Nurenberga urba dekano kaj ĉi tie tradicie okazas la investado de la novelektita bavara episkopo.

Konstruhistorio[redakti | redakti fonton]

Skala rektilo el fero (15a jarcento) ĉe la okcidenta fasado

Unuaj mencioj de Laŭrenco-kapelo en Nurenbergo datiĝas el la jaroj 1235 kaj 1258; dum fosado en 1929 oni konstatis, ke la antaŭa romanika konstruaĵo estis malpli granda trinava pilastra basiliko. Partoj de tiu ĉi konstruaĵo el la frua 13a jarcento estis reuzitaj en la masonaĵo.

La konstruado de Sankta Laŭrenco estis ĉiam inspirata de la modelo respektive la konkurenco de Sankta Sebaldo, kiu en la mezepoko estis pli eminenta. La trinava baziliko estis ekkonstruita ĉ. 1250 (Sankta Sebaldo ĉ. 1230/40). La sinsekvo ankoraŭ esplorendas. En tio ludas esencan rolon datiĝo de la skulptaĵo ĉe la okcidenta fasado, kiu evidente estiĝis en la sama metiejo kiel la tombomonumento de Konrad Groß. La trinava basiliko estis finita ĉ. 1390.

Jam ĉ. 1400 oni pligrandigis (denove laŭ la modelo de Sankta Sebaldo) la flankajn navojn movante iliajn eksterajn murojn eksteren, por ke ene ekestu spaco por privataj kapeloj de urbkonsilistaj familioj. La lasta granda paŝo, la konstruo de la hala ĥorejo super la Deocarus-Altaro okazis inter 1439 kaj 1477.

Post severa detruado per aeratakoj dum la dua mondmilito kaj en la fina batalo pri Nurenbergo en aprilo 1945, la kirko estis rekonstruita ekde 1949. Precipe la tegmento kaj la volbo estis detruitaj. La tegmenta trabaro estis tute novkonstruita, la parto super la laŭlonga navaĵo el ŝtalo pro manko de materialo. Entute oni enmetis pli ol 1,5 km da apog-arkoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Sankta Laŭrenco, vidita de sudo

Dum la tuta mezepoko Sankta Laŭrenco neniam povis atingi la signifon de Sankta Sebaldo. La kulmino de tiu evoluo estis la publika kanonizo de la jam dum du jarcentoj adorata loka sanktulo Sebaldo per la kurio. Sankta Laŭrenco ne donis la same profundan identiĝeblon, des pli ĉar oni ne disponis pri lia kadavro. En la 15a jarcento pli kaj pli fortiĝis adorado al la konfesprenanto de Karolo la Granda, la sanktulo Deokaro, kies relikvojn oni konservis en Santa Laŭrenco ekde 1316. En la orienta parto de la preĝejo super lia altaro donacita en la jaroj 1436/37 oni konstruigis malfrugotikan halĥorejon, financitan de la Nurenbergaj civitanoj.

Ne nur la halan ĥorejon, sed la tutan konstruaĵon verŝajne pagis riĉaj civitanoj resp. la urba konsilantaro. La samo validas por la parte valorega inventaro, iukaze konkreta patricia donacinto estas konata, ekzemple ĉe la tabernaklo kaj la Anĝela Saluto. Supozeble tial dum la reformacio la ikonoklastoj domaĝis la artajn trezorojn de Sankta Laŭrenco. Ĝi fariĝis evangelia-luterana (1525) kiel unu el la unuaj preĝejoj en Germanio, sed evidente en Nurenbergo oni volis honori la memoron al la prapatroj kaj tial restigis la de ili donacitajn artverkojn.

En la plua historio de la preĝejo troviĝas konataj personoj: interalie Andreas Osiander predikis en Sankta Laŭrenco - lia bildo pendas en la sakristio de Sankta Laŭrenco.

Konstruaĵformo[redakti | redakti fonton]

360° interna aspekto

La okcidenta fasado estas pli varie aranĝita ol ĉe normala urba preĝejo. Tio respegulas la altan pretendon de la Nurenberga civitanoj, kiuj plejparte financis la konstruaĵon. Lafasadon dominas la du turoj, kies modelo estas Sankta Sebaldo kaj tiel nerekte la Bamberga katedralo, la pinte altiĝanta portalo, la rice ornamita rozfenstro kun diametro de naŭ metroj kaj la filigrane aĵura gablo, elementoj, kiuj laŭ formo kaj pretendo estas pruntitaj el la katedralgotiko.

La laŭlonga navaĵo havas la formon de trinava pilastra basiliko de ok spanoj.

Mezuroj

preĝejo ĉefa navo flanka navo hala ĥorejo
longa: 91,20 m alta: 24,20 m alta: 11,50 m alta: 24,20 m
larĝa: 30,00 m larĝa: 10,40 m larĝa: 5,90 m larĝa: 28,60 m

La turoj estas 80,8 m resp. 81 m altaj.