Ludoviko la 9-a (Francio)
Ludoviko la 9-a | ||
---|---|---|
Reĝo de Francio | ||
![]() Ludoviko la 9-a, fare de El Greco
| ||
Regado | 1226 - 1270 | |
![]() | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 25-an de aprilo 1214 en Poissy | |
Morto | 25-an de aŭgusto 1270 (56-jara) en Tunizo | |
Mortokialo | disenterio • skorbuto [#] | |
Tombo | Baziliko de Saint-Denis [#] | |
Religio | katolika eklezio [#] | |
Ŝtataneco | Francio [#] | |
Lingvoj | latina lingvo [#] | |
Familio | ||
Dinastio | Kapetidoj [#] | |
Patro | Ludoviko la 8-a [#] | |
Patrino | Blanka de Kastilio [#] | |
Gefratoj | Sankta Izabela de Francio • Robert I, Count of Artois • Alfonso de Poitiers • Karlo la 1-a de Napolo • John Tristan, Count of Anjou and Maine [#] | |
Edz(in)o | Margareta de Provenco [#] | |
Idoj | Blanche de France • Isabella of France, Queen of Navarre • Ludoviko de Francio • Filipo la 3-a • John of France • John Tristan, Count of Valois • Peter, Count of Perche and Alençon • Blanche of France, Infanta of Castile • Margaret of France, Duchess of Braban • Robert • Agnes of France, Duchess of Burgundy [#] | |
Profesio | ||
Okupo | reganto [#] | |
Sanktulo | ||
Adorita en | Katolika Eklezio | |
Kanonizo | 1297 de Bonifaco la 8-a | |
Festotago | 25-a de aŭgusto | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Ludoviko la 9-a de Francio, pli ofte kromnomita Sankta Ludoviko (france Louis IX. aŭ Saint Louis; naskiĝis la 25-an de aprilo 1214 en Poissy, mortis la 25-an de aŭgusto 1270 en Tunizo) estis de 1226 ĝis 1270 reĝo de Francio. Li estis la kvara filo de la reĝo Ludoviko la 8-a la Leono, kaj ties edzino Blanka de Kastilio, kaj estis la pli aĝa frato de la grafo Karolo de Anĵuo.
La 13-a jarcenton oni nomas laŭ li le siècle d'or de Saint-Louis, "la ora jarcento de Sankta Ludoviko". Francio dum lia reĝado atingis kaj ekonomian kaj politikan kulminon; Ludoviko regis la plej grandan armeon kaj la plej grandan reĝlandon de Eŭropo, Francio estis centro de arto kaj scienco, i.a. pro la Sorbonne. Pro la alta prestiĝo de Ludoviko liaj samtempanoj alvokis lin por arbitracii konfliktojn en la tuta Eŭropo – li estis konsiderita, ĉefe post la morto de la imperiestro Frederiko la 2-a, kiel primus inter pares (= proks. "unua inter samranguloj").
Ludoviko gvidis du krucmilitojn:
- 1248-1254 (7-a aŭ) 7-a Krucmilito
- 1270 (8-a aŭ) 8-a Krucmilito
En 1297 Ludoviko estis sanktuligita de papo Bonifaco la 8-a; lia nomtago estas la 25-a de aŭgusto.
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Historio de Francio - Kapetidoj - Valois - Burbonoj - Bonaparte |