Sankta Maŭro (abato)
| Sankta | |||||
| Sankta Maŭro | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Maurus | |||||
| Naskiĝo | 512 en Romo, regno de ostrogotoj | ||||
| Morto | 584 en probable en Gaŭlio | ||||
| Religio | katolika eklezio vd | ||||
| Ŝtataneco | regno de ostrogotoj | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | monaĥo | ||||
| |||||
| Sanktulo | |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Maurus, do Maŭro (n. en 512 en Romo, m. en 584 probable en Gaŭlio) estis katolika monaĥo el la Reĝlando de la ostrogotoj plej konata kiel la unua disĉiplo de Benedikto de Nursio, do li laŭlegende estis la unua membro de la Ordeno de sankta benedikto. Li estas menciita en la biografio de Gregorio la Granda pri Benedikto kiel infano, ofertita al la monaĥejo de liaj noblaj romaj gepatroj kiel juna knabo por esti edukita en la monaĥeja vivo.
Kvar rakontoj pri Maŭro, rakontitaj de Gregorio, formis modelon por la ideala formado de benediktana monaĥo. La plej fama el ĉi tiuj implikis la savon de Sankta Placido fare de Maŭro, pli juna knabo ofertita al Benedikto samtempe kun Maŭro. La okazaĵo estis reproduktita en multaj mezepokaj kaj renesancaj pentraĵoj.
Maŭro estas memorata la 15-an de januaro en la Roma martirologio de 2001.
La homo estas unu el pluraj sankuloj samnomaj. Aparte li ne konfuziĝu kun sankta Maŭro de Parentium, episkopo de Poreč (latine Parentium, itale Parenzo, germane Parenz) en Istrio, kun [sankta Maŭro de Reims (m. ĉ. 260) kaj kun sankta Maŭro de Pécs.

