Sankta Maksimo la Konfesanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Maxime le Confesseur

Pri Sankta Maksimo la Konfesanto, laŭ oficiala biografio datita je la 9-a jarcento, oni diras jenon: Ĝia aŭtoro ŝajnas havinti certajn informojn nur el la Laterana koncilio de 649. Oni ne scias el kiuj fontoj li ĉerpas informojn pri la antaŭo. Li deklaras ke Sankta Maksimo idas (579 / 580) el nobela familio, kaj ke edukiĝis per studoj propraj de viroj survojiĝanta al kariero kaj de kortego kaj de Eklezio. Maksimo estis sekretario de la bizanca imperiestro Heraklio la 1-a; li eniris en la ekleziajn diskutojn pri Monofizidismo kaj precipe pri monotelismo kaj monoergetismo. Fuĝinte el Konstantinopolo al Afriko, ĉi tie li vivis monaĥan vivon ĉe Sofronio, estonta patriarko de Jerusalemo. El Afriko li vizitis Romon kaj partoprenis en la Laterana Koncilio konvokita por rifuzi monotelismon.

En 1973 estis eldonita libro pri la vivo de sankta Maksimo [1]. Tiu teksto ne montras simpation por Maksimo: ŝajnas ke la celo estus humiligi Maksimon, kion la bizanca biografio evitas. Ŝajnas tamen versimilaj la informoj kiujn ĝi liveras pri lia junaĝo: Sankta Maksimo naskiĝis en Golan, en la vilaĝo Hasfin, el patro samariana kaj patrino persorigina. Orfa je la aĝo de naŭ jaroj, li estis akompanata de pastro ĉe la egumeno (abato) Pantaleono de la monaĥejo Sankta Karitono, dirita la “malnova laŭra” (asocio de monaĥejoj). Maksimo, do, kreskintus en monaĥa palestina medio impregnita per la porscia etoso de Origeno kaj de la grekaj Ekleziaj Patrioj.

Li forlasis Palestinon en 614 okaze de la persa invado, kaj, alveninte Konstantinopolon, tie renkontis personojn bone akceptitajn ĉe la imperia kortego, kaj gastis ĉe la monaĥejo de Krizopolo.

Laŭ du versioj en Afriko li komencis energie batalis kontraŭ la menciitaj herezoj kaj kompletigis siajn priasketajn kaj telogiajn verkojn.

Dume imperia aŭtoritato elirigis dekreton favoran al la doktrino de monotelismo (laŭ kiu Kristo havis nur la dian volon kaj ne la homan volon) kaj kondamnis la duvolismon. Pro tio la 17-an de julio de 653 papo Martino la 1-a kaj Maksimo la Konfesanto estis arestitaj kaj deportitaj al Konstantinopolo: Poste Maksimo eltenis unuan kondamnon al ekzilo en Bizja en Trakio; du imperiaj senditoj senefike provis eltordi el li kompromisan deklaron.

Rilate monotelismon[redakti | redakti fonton]

Monotelismo, do, vidas en Jesuo Kristo unusolan volon. Kiu, unuaspekte, konsideras la agon en sia finiĝo vidas unusolan operacion, sed en Jesuo Kristo la operacio estas duobla ĉar ligita al liaj du naturoj, homa kaj dia. Sammaniere estas lia volo: en Jesuo kaj la homa naturo kaj la dia restas integraj ankaŭ en iliaj agadoj.

Piro, patriarko de Konstantinopolo, en la disputo kun Maksimo, atribuas ĉiujn suferojn de la pasiono nur al la homeco de Kristo, kaj tial ĉiuj aktivecoj al la dieco. Maksimo, male, sintezas tiel: “Li (Jesuo) agadas humane en ĉio kio estas dia... kaj die en tio kio estas homa (Ep. 19-593 A. 2f. En la traduko de P. Sherwood, paĝo 5}}. Tiu ŝanĝo de propraĵo en teologia lingvaĵo estas dirita "communio idiomatum" (komunikado de la propraĵoj).

Maksimo estas rekondukita al Konstantinopolo por lasta provo akordigi lian pozicion kun tiu de la patriarko, ĉar ŝajnis (nur ŝajnis) ke papo Vitaliano esti alproksimiĝinta al la konstantinopola formulo; sed Maksimo respondis: “La Dio de la universo, proklaminte beata Petron komfesintan laŭjuste (Mt 16,18), montris ke la Katolika Eklezio estas la justa kaj saviga konfeso pri si mem (Dio, Jesuo)”.

Rekondukita al sia ekzila loko, Maksimo estis kondamnita en sinodo de monotelistoj al skurĝado (la homo tiam jam atingis la 82an jaraĝon), sekve oni hakis al li la lingvon kaj la dekstran manon.

Deportita, kune kun monaĥa amiko Anastazio kaj la papa legato, li estis enfermita en la fortreso de Schemaris apud Lazika, kie li mortis la 13-an de aŭgusto de 662.

La Tria koncilio de Konstantinopolo (681) rehabilitis lian personon kaj deklaris lian doktrinon pri la du voloj en Kristo katolika doktrino.

"Maksimo la Konfesanto. Liaj mirakloj". Ikono de la Skolo Stroganov, komence de la 17-a jarcento, hodiaŭ Sol'vyčegodsk

Fontoj de lia penso[redakti | redakti fonton]

La spirita formiĝo de sankta Maksimo alfondiĝas en la vasta grundo de la greka kulturo, ekde tiu filozofa (novplatonismo), sed precipe en Aristotelo, al tiu patristika de Kapadokaj Patroj, aparte Gregorio de Nazianco). Alportas sian parton ankaŭ Origeno konita tra la kribro de Evagrio el Ponto, kaj Pseŭdo-Dionizo la Areopagana.

Maksimo estas konsiderta la Konfesanto pro tio ke li defendis energie kaj per martiro la katolikan kredon. Li estas liturgie memorigita en la katolika eklezio la 13an de aŭgusto, 21an de januaro en la ortodoksa eklezio.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Opuscula theologica et polemica
  • Liber asceticus
  • Capita de caritate
  • Expositio in Psalmum LIX
  • Orationis Dominicae brevis expositio
  • Quaestiones et dubia
  • Ambiguorum liber (Ambigua ad Johannem, Ambigua ad Thomam, Epistula secunda ad Thomam)
  • Quaestiones ad Thalassium
  • Mystagogia
  • Capita theologica et oeconomica
  • Diversa capita ad theologiam et oeconomiam spectantia
  • Epistulae XLV
  • Disputatio cum Pyrrho
  • Vita Virgini
  • Verkoj neaŭtentaj:
    • Scholia in Dionysii libros
    • Loci communes

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. George of Reshaina, An Early Life of Maximus the Confessor, trad. de Sebastian P. Brock

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Vita ac certamen S. Maximi (PL 90,67-110).Prskaŭ oficiala Biografio
  • P. Sherwood, St Maximus the Confessor, Londra, 1955
  • Jean-Claude Larchet, Saint Maxime Le Confesseur. Ed. Cerf, 2003
  • Luigi Manca, Il primato della volontà in Agostino e Massimo il Confessore,Armando Editore, Roma 2002
  • Bernardo De Angelis, Natura, persona, libertà. L'antropologia di Massimo il Confessore, Armando Editore, Roma 2002

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Opera en Migne, Patrologia Graeca
  • Lectio papae Benedicti XVI de Maximo Confessore inter audientiam generalem die 25 Iunii 2008
  • [1]
  • Opera Omnia el Migne Patrologia Graeca kun analizaj indeksoj

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

Cathopedia [2]