Sankta Maria de la Herbejo (Soest)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Rigardo sur Soest, vidate ekde sudo. Tute dekstre la du-tura gotika preĝejo Sankta Maria de la Herbejo, la suda turo havas skafaldon
Sankta Maria de la Herbejo, meznavo
Elaera foto (2014)

La protestanta preĝejo Sankta Maria de la Herbejo (Soest) (oficiala nomo en la germana WiesenkircheKirche St. Maria zur Wiese) en Soest validas kiel perfekta vestfala halopreĝejo. Staranta sur proksimume kvadrata plano, ĝi donas al rigardanto la impreson de nura fenestrofronto, portate de delikataj faskopilastroj. La altaj, longfenestro en la ĥorejo preskaŭ tuŝas la plankon. Dumtage la preĝejo efikas senpeza kaj tralumata. Tri preskaŭ same altaj, tre plate volbitaj navoj donas al la halo ĝia bonproporciecon. La konstrua historio etendiĝas trans jarcentoj. Sur la lokon de la antaŭa romanika preĝejo oni ekkonstruis en 1313 la nunan preĝejon. La du turoj, kiuj nun regas la eksteran aspekon, ekestis nur en la dua duono de la 19-a jarcento.

Arĥitekturo kaj konstruhistorio[redakti | redakti fonton]

La plano de Sankta Maria de la Herbejo estas preskaŭ kvadrata; tiu ĉi formo estas tiel tipa por la regiono, ke la arthistorio nomas ĝin „vestfala kvadrato“.[1] En altgotiko la proporcio de larĝo kun alto estintis ankoraŭ 1:4 kaj pli, en la malfrua gotiko, la stilo de la preĝejo Sankta Maria de la Herbejo, la proporcioj egaliĝis. La halopreĝejoj ekestintaj dum la 14-a jarcento en Germanujo, Hispanujo, Anglujo kaj sudokcidenta Eŭropo kontentigis novan antaŭ-reformacian bezonon de predikantopreĝejo. La interno de granda preĝejo estu superregebla en ĉiuj partoj de ununura persono, la predikanto. La efikon de ties prediko ne difektu iuj spacaj subdividoj, ekzemple apartaj flankaj navoj.

Samtempe ĉi tiu evoluo de malfrugotiko al halokonstruo kaj kvadrata plano respegulis ĝeneralan socian evoluon: Intertempe la burĝaro estis tre fortikiĝinta, la burĝo anstataŭis la pastron kiel kulturportanto.[2] Konforme al tio la preĝejoj tiutempaj ne plu aspektis tiel mistikaj kiel en la epoko de la altgotiko. Anonciĝis renesanco, la epoko de humanismo, per kiu finiĝis la mezepoko.

La antaŭa romanika preĝejo staris laŭ tradicio en marĉa tereno, kiun oni tiam senakvigis. Ankoraŭ nun sub la preĝejo troviĝas diversaj riveretaj fluejoj. La novan preĝejon oni starigs ekde 1313 sur herbejon: St. Maria in Pratis – Sankta Maria de la Herbejo.

Post preskaŭ sesjara renovigo: aprilon de 2014 unu de la turo denove brilas

Por la novkonstruo laŭ gotika stilo ekde la unua duono de la 14-a jarcento oni uzis kiel konstrumaterialon verdajn sabloŝtonojn el Anröchte sude de Soest. Sub direktado de tri konstruestroj la konstrufazo daŭris ĝis en la 15-a jarcento. Pri la okcidenta parto oni eĉ laboris ĝis 1530. Unu el la konstruestroj estis Porfirio de Neuenkirchen. La du fasadoturojn kun siaj trarompitaj pintotegmentoj, kiu stampas la urban silueton de Soest, oni konstruis en la malfrua 19-a jarcento, post kiam la prusa reĝo disponigis la bezonatan monon. La turojn altaj 81 metrojn dum la Dua Mondmilito trafis aliancanaj bomboj; la rezultajn detruojn oni riparis ĝis 1950.

Ekde 1987 oni denove konstruas ĉe Sankta Maria de la Herbejo, ĉar la ŝtonoj uzitaj je la antaŭaj konstrulaboroj, aparte en la 19-a jarcento, veterdetruiĝas kaj pro tio estas anstataŭendaj. La ŝtontajlistoj de la katedralkonstrua metiejo uzas specon de sabloŝtono, kiu estas treege pli veterrezistema, tamen ne havas la verdecan kolornuancon tipan por preĝejoj de ĉi tiu regiono en Vestfalujo.

Gravaj artverkoj en la interno de la preĝejo[redakti | redakti fonton]

Ĥorejo[redakti | redakti fonton]

En la ĥorejo staras inter la vitraloj (proksimume 1320 ĝis 1340) nun ankoraŭ dek unu supernature grandaj statuoj; ili estas la plej grava sur origina loke staranta aro da vestfalaj monumentaj figuroj de la 14-a jarcento. Kriston kaj Marian en la mezo akompanis iam dek du apostoloj kaj Johano la Baptisto. La aranĝo laŭiras do al la figurserio en la ĥorejo de la katedralo de Kolonjo. Skulptejo aktiva en Soest produktis supozeble ekde 1350 ĉi tiujn figurojn. Pluraj skulptistaj manoj estas distingeblaj. De aparta kvalito estas la statuoj de Kristo, Petro kaj Bartolomeo, markitaj per plata, kontureca formo. Dum riparado en 1973 oni restarigis ilin laŭ ĝusta vicigo. La skulptaĵoprogramo de la apostolo kontrastas la malnovtestamentajn figurojn de la vitraloj. La vivo de Maria kaj la novtestamenta historio finiĝas per la bildigoj de la Kronado de la Virgulino Maria kaj Lasta Juĝo en la supra fenestrozono kaj en la ŝlosoŝtono.

Suda portalo kaj „Vestfala Madono“[redakti | redakti fonton]

Mariafiguro ĉe la suda portalo

La suda portalo devenas el la finiĝanta 14-a jarcento. La figuroj estas refaraĵoj; la originaloj – ankaŭ el la epoko proksimume 1400 – staras en la interno de la preĝejo. En la mezo staras la tiel nomata Vestfala Madono . (Fakte ĝi eble originis en Rejnlando – stilaj similaĵoj al la skulptaĵoj de la kolonja katedralskolo ne estas pretervideblaj.)

La figuro de Maria estas vigla bildo. La skulptisto rezignis la majestecan distancon de la altgotiko favore al dekoracia beleco je la priskribo de robaj detaloj, kiu ne estus pensebla sen la influo de la „belaj madonoj“ el la skolo de Parler. Familio Parler estis arĥitekta kaj skulptista familio de la 13-a jarcento, kiu ludis gravan rolon en la konstruplastiko de Kolonjo kaj suda Germanujo. Ĝi influis esence la tutan arthistorion de Germanujo, en la plastiko ĉefe per nova stilo de madonofiguroj, kiun stampas dekoracie bela kaj vigle movema formado – jen do evidente vestfala variaĵo.

Retablo de Aldegrever[redakti | redakti fonton]

En la suda absido de la ĥorejo staras la arthistoria ĉefverko de la preĝejo Sankta Maria de la Herbejo, la retablo de Aldegrever el 1526. Ĝi estas fakte maria-altarbildaro de Heinrich Aldegrever, artisto, kiu kiel kuprogravuristo dum la epoko de Hans Holbein kaj Albrecht Dürer, kies verkado kiel pentristo tamen estas pridubata. Aldegrever validas kiel la plej talenta artisto de Vestfalujo dum la ŝanĝiĝo de mezepoko al novepoko. En la ĉizita kesto de Soest en la mezo staras la madono en radiokrono inter la sanktuloj Antonjo kaj Agata. Nur la flankaj aloj tamen devenas de Aldegrever. Aparte sur la dekstra tabulo la pentritaj balustradostarigiloj pruvas, ke jen Aldegrever jam en 1526/27 uzis tipajn renesancoformojn en sia pentrado.

Fenestrobildo „Vestfala Lasta Vespermanĝo“[redakti | redakti fonton]

Fenstestrobildo „Vestfala Lasta Vespermanĝo“

La fenestro super la norda portalo tenas vitralon nome „Vestfala Lasta Vespermanĝo“ de nekontata artisto el 1500. Ĝi prezentas la agadon de la Lasta Vespermanĝo, tamen ĝi evidente okazas en Vestfalujo. Anstataŭ nefermentita pano kaj vino surtablas specialaĵoj el la regiono deSoest, do rostita porkokapo kaj ŝinko. La sesa apostolo tenas enmane bierkruĉon kun kovrilo, ĉe la dekstra bildorando apostolo ĵus trinkas el bierkruĉo. Apud la ŝinko ankaŭ staras brandoglasetoj. Sub la tablo staras korbo plena je vestfala pano.

Mezuroj de la preĝejo Sankta Maria de la Herbejo[redakti | redakti fonton]

Arĥitekto Memminger, kiu finkonstruis kaj riparis la preĝejon Sankta Maria de la Herbejo dum la lasta jarcento, konstatis, ke loni povas difini ĉiujn mezurojn de la preĝejo per cirkloj diametrajn je 13,5 metroj. Se oni apudmetas tri el ili, la orienta limigas la deklateron de la ĉefa ĥorejo, dum kiam la du aliaj rezultigas la preĝejan longecon ĝis la turohalo. Per la sama cirklo esta ĉirkaŭfermeblaj la kvar pilastroj de la laŭlonga domo; du el ĉi tiuj cirkloj vicigitaj tuŝas la eksterajn eĝojn de la norda kaj suda ĉikrkaŭmurojn. La radiuso de ĉi tiuj cirkloj (= 6,75 metroj) estas la unueca mezuro por ĉiuj konstruopartoj; ĝi estas entenata en la diametro de la flankaj ĥorejoj unuoble, en la alteco de la navoj ĝis la kresto de la volboj kvaroble, en la turalteco ĝis komencejo de la tegmentoj okoble kaj ĝis la pinto (81 metroj) dekduoble.

  • longeco de la preĝejo: 50 metrojn,
  • larĝeco de la preĝejo: 27 metrojn,
  • alteco de la preĝejo: 24 metrojn,
  • longeco de la navo sen ĥorejoj kaj turoj: 29 metrojn,
  • volumeno: 27.000 kubajn metrojn,
  • mur- kaj tegmentfacoj: 2.600 kvadratajn metrojn,
  • fenestrofacoj: 836 kvadratajn metrojn.
  • turalteco: 81 metrojn

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Georg Dehio: Handbuch der Deutschen Kunstdenkmäler, Westfalen, Munkeno 1969, pj. 533–538.
  • Elisabeth Landoldt-Wegener: Die Glasmalereien im Hauptchor der Soester Wiesenkirche, Münster 1959 (dazu: Rezension von H. Wentzel en: Westfalen, vol. 38, 1960, pj. 119–134).
  • Richard Hoppe-Sailer: Die Kirche St. Maria zur Wiese in Soest, Frankfurto ĉ.M. 1983
  • Elisabeth Landolt-Wegener: Die Glasmalereien im Hauptchor der Soester Wiesenkirche, Monastero 1959.
  • Alfred Löhr: Der Figurenzyklus im Chor der Wiesenkirche zu Soest, en: Westfalen, vol. 53, 1975, pj. 81–99.
  • Viktoria Lukas (aŭtorino), Heiderose Engelhardt (kunlaborantino), Evangelische Wiese-Georgs-Kirchengemeinde Soest (eldoninto), Westfälischer Dombauverein St. Maria zur Wiese (eldoninto): St. Maria zur Wiese – Ein Meisterwerk gotischer Baukunst in Soest, Deutscher Kunstverlag, Munkeno/Berlino 2004, ISBN 3-422-06439-7, 184 S., mit Aufnahmen von Dirk Nothoff u.a.
  • Die Wiesenkirche in Soest, en: Zentralblatt der Bauverwaltung, Jg. 2, Nr. 41 (14-an de oktobro 1882)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Wilfried Koch: Baustilkunde. Das große Standardwerk zur europäischen Baukunst von der Antike bis zur Gegenwart. Munkeno 1994, p. 157.
  2. Wilfried Koch: Baustilkunde. Das große Standardwerk zur europäischen Baukunst von der Antike bis zur Gegenwart. Munkeno 1994, p. 214.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

51.5758.1094444444444