Sankta Marta (Nurenbergo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La okcidenta fasado de Marthakirche, vidita de Königstraße.

Marthakirche (Sankta Marta) estas preĝejo en Königstraße en la sudoriento de la malnova parto de Nurenbergo, diagonale transe de la preĝejo Klarakirche inter Königstor kaj la preĝejo Sankta Laŭrenco. Rimarkinda estas ĝia situo malantaŭ breĉo inter du domoj.

De maldekste al dekstre: la Groß-fenestro, la Waldstromer-fenestro kaj la Stromer-fenestro en la ĥorejo de la preĝejo de Sankta Marta, ĉiuj ĉirkaŭ 1390
Ĥorejo de la preĝejo de Sankta Marta

Konrad kaj Johann von Waldstromer fondis la preĝejon kaj la pilgrimulhospitalon de Sankta Marta en la jaro 1363. Ili tiel plenumis promeson el la jaro 1356 faritan de iliaj gepatroj Agnes Pfinzing kaj Konrad von Waldstromer. La 24-an de marto 1385 la preĝejo estis konsekrita al Sankta Marta, ĝiajn tri altarojn oni konsekris al la Sankta Triunuo, la Dipatrino Maria kaj la dek du apostoloj.

Ĉirkaŭ 1390 la ĥorejo de la preĝejo ricevis ciklon de gotikaj vitrofenestroj, kiuj po unu estis donacitaj de Nurenbergaj patriciaj familioj. Pliaj fenestroj estiĝis ĉ. 1410–1430.

Preĝejo kaj pilgrimulhospitalo estis fermitaj en la jaro 1526 sekve de la Reformacio. La iama preĝejo estis uzata por teatraj spektakloj kaj kiel ekzercejo de la Nurenbergaj Majstroj-Kantistoj, kiuj tie havis propran scenejon. En 1614 oni malpermesis la teatraĵojn en la kirko. Ekde 1615 la konstruaĵo estis renovigita kaj ekde 1627 ree uzata kiel preĝejo. En la jaro 1800 oni transdonis ĝin al la evangelia-reformita komunumo. Sekve oni eligis la statuojn kaj la altaron el la preĝejo kaj transdonis ilin al la preĝejo de Sankta Laŭrenco.

La 21-an de februaro 1945 bombo difektis la tegmenton kaj la ĥorejan volbon. Kontraŭe al la damaĝoj ĉe aliaj nurenbergaj preĝejoj, la difektiĝoj ĉe Marthakirche estis tiel malgravaj, ke jam en 1946 la konstruaĵo estis riparita.

La preĝejo estas stacio de la Historia Mejlo Nurenbergo.