Ĉefanĝelo Miĥaelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sankta Mikaelo)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Sankta Mikaelo (apartigilo).
Ĉefanĝelo Miĥaelo
Biblia persono
ĉefanĝelo • anĝelo en Judismo • anĝelo en Kristanismo • ĉefanĝelo en Islamo
Verko Biblio
Perdita Paradizo
Informoj
Eble sama Miĥaelo en Islamo
Sekso sen valoro
vdr

La ĉefanĝelo Miĥaelo, aŭ en iuj kristanaj konfesioj Sankta Mikaelo (hebree מִיכָאֵל [ˌmixaˈʔel]; greke Αρχάγγελος Μιχαήλ; arabe ميكائيل/ميكا „Mika'il/Mikaal“; traduke: Kiu estas kiel Dio?) estas ĉefanĝelo menciita en Biblio kaj Korano, kiu estas la estro de la ĉielaj armeoj kaj princo de la anĝeloj de ĉiuj tri abrahamaj religioj. Por kristanoj li estas ĉefe la venkinto de satano kaj animopesisto je la tago de la lasta juĝado. Por hebreoj li estas la protektanto de la hebrea popolo.

Ĉefanĝelo Miĥaelo faligas Satanon
Altara bildo de Johann Michael Rottmayr, 1697
«Miĥaelo» en la Hebrea lingvo
«Ĉefangelo Miĥaelo»
13ª jc, Monaĥejo Sankta Katarina

La Malnova testamento mencias Miĥaelon en la libro de profeto Danielo (10:13,21; 12:1), ekz-e:

En tiu tempo leviĝos Miĥael, la granda protektanto, kiu defendas la filojn de via popolo ... (Dan. 12:1).

Kaj jen ekzemploj novtestamentaj:

Sed Miĥael, la ĉefanĝelo, kiam en kontraŭstaro al la diablo li disputis pri la korpo de Moseo, ne kuraĝis lin akuzi insulte, sed diris: La Sinjoro vin riproĉu (Jud. 9).

7 Kaj fariĝis milito en la ĉielo: Miĥael kaj liaj anĝeloj ekmilitis kontraŭ la drako; kaj militis la drako kaj ĝiaj anĝeloj; 8 kaj ne prosperis al ili, kaj ne plu troviĝis ilia loko en la ĉielo. 9 Kaj ĵetiĝis malsupren la granda drako, la antikva serpento, nomata Diablo kaj Satano, la trompanto de la tuta mondo; ĝi ĵetiĝis sur la teron, kaj ĝiaj anĝeloj ĵetiĝis kun ĝi (Apo. 12:7–9).

En la malnova juda nesanktega literaturo, Miĥaelo okupas grandan parton. En la libroj Ĥanoĥo li estas menciita plurfoje kiel "Granda Kapitano", la mizerikordulo kaj tre pacienca.

Oni diras ke la 13-an de oktobro 1884, la papo Leono la 13-a spertis vizion, en kiu li vidis Satanon kaj ties demonojn defiantajn Dion, dirante ke li povus malkonstrui la eklezion se li volus. Tuj poste Leono vidis Sanktan Miĥaelon, kiu ĵetis Satanon kaj lian armeon en la abismon de la infero. Post tiu sperto Leono skribis preĝon, kiu alvokis la protekton de la Ĉefanĝelo Miĥaelo kaj ordonis preĝi ĝin dum la fino de la meso. Tiu ordono estis sekvata ĝis la 2-a Koncilio de Vatikano.

Festotago[redakti | redakti fonton]

Patroneco kaj protektanto[redakti | redakti fonton]

Sankta Miĥaelo kune kun Sankta Georgo estis unue la patronsanktulo de kavalireco kaj nun estas ankaŭ konsiderita la patronsanktulo de policistoj, sukuristoj kaj la militistaro.

Sankta Miĥaelo estas la protektanto de la germanoj, francoj kaj de la urbo Kievo.

Blazono de Kievo

En arto[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]