Nikolao de Mira

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sankta Nikolao)
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg Por samtitola artikolo vidu la paĝon Sankta Nikolao (apartigilo).
Sankta Nikolao sur rusa ikono

Sankta NikolaoNikolao de Mira, greke Νικόλαος Μυριώτης, (n. inter 270 kaj 286 en Patara; m. la 6-an de decembro 326, 345, 351365), aktivis en la unua duono de la 4-a jarcento kiel greka episkopo en Mira en Likio (regiono de Anatolio), tiam parto de la Romia imperio, poste de la Bizanca imperio.

Sankta Nikolao estas la sankta patrono de Rusio, Kroatio, kaj Serbio, kaj de la negocistoj, la maristoj, de la lernantoj kaj de la infanoj. Lia nomo signifas "venkulo de la popolo" (νικός + λαος).

Sankta Nikolao estas tiu sanktulo kiu en la vivo de la Eklezio, ricevis la plej vastan kulton post tiu de la Sankta Virgulino Maria. Lia figuro estis la bazo por la infana kredo de kristnaska donaco-portantoj la Kristnaska Viro, Patro Kristnasko kaj Avo Frosto kies nomoj en kelkaj landoj devenas de la nomo Sankta Nikolao.

La historia persono[redakti | redakti fonton]

Fresko de Sankta Nikolao en rusa monaĥejo..
Sankta Nikolao kun tri oraj sferoj.
La donaco-portanto, Sankta Nikolao en Nederlando. Rimarku lian episkopan mitron.
Sankta Nikolao kaj Nigra Petro en Nederlando.
La libreto Sankta Nikolao en Nederlando.

Nikolao de Mira distingis sin pro sia nobleco al la malriĉuloj kaj la bezonantoj. La epizodo, efektive, kiu karakterizis la periodon de lia juneco, kiam li estis ankoraŭ simpla laiko, estas kiam li helpis tri malriĉajn junulinojn, donante sekrete, dumnokte, tri saketojn plenajn je mono. Nuntempe, en la ikonografio estas bildigitaj tri sferoj oraj (la tri saketoj) sur la evangeliaro. Tiel, danke al li, ili edziniĝis. Pastro plena je karitato, li zorgis pri bezonoj spiritaj kaj malspiritaj de liaj fiduloj.

Eble li mortis post la 1-a Koncilio de Niceo, do post la jaro 325 p.K.

Famega pro sia protektado sur maro, li fariĝis dum la 11-a kaj la 15-a jarcento la Sanktulo plej alpreĝata en la kristana mondo, precipe post la "ŝtelo" de liaj ostoj fare de maristoj apuliaj en 1087. Multaj tradiciaj legendoj aldoniĝis je lia vivo, ekzemple en Loreno la rakonto de la tri infanoj mortigitaj kaj peklitaj kiel porkaĵon, kiujn li revivigis. Sankta Nikolao estas patrono de bakistoj kaj lombardistoj.

Lia festotago estas la 6-a de decembro.

Hodiaŭ Sankta Nikolao estas simbolo de ekumenismo.

La donaco-portanto[redakti | redakti fonton]

Laŭ la popola kredo, Sankta Nikolao estas magia maljuna viro kiu aperas dum la decembra festosezono, precipe la 6-an de decembro, (en iuj landoj je Kristnasko, aŭ je Novjaro), kaj disdonas donacojn (ludilojn, dolĉaĵojn, ktp) al la infanoj. Tiu viro ekzistas en diversaj formoj kaj havas multajn kaj diversajn nomojn, aspektojn, kaj povojn. La rakonto varias de lando aŭ lando laŭ kulturo kaj tradicio.

Jen listo de la diveraj versioj de la donaco-portanto "Sankta Nikolao" en diversaj eŭropkulturaj landoj:

Je Nikolaotago, la 6-an de decembro[redakti | redakti fonton]

Efektive, en Nederlando, Hungario kaj kelkaj aliaj landoj oni festas lin la vesperon de la 5-a de decembro, ĉar multajn kristanajn festojn oni komencas per antaŭtaga vespera vigiliovigilado (origine: dumnokta nedormado dum kiu oni preĝis aŭ meditadis). Komparu la festadon de la vespero antaŭ Kristnasko, la vespero antaŭ Pasko, k.s.

Je la nokto antaŭ Kristnasko (la 25-an de decembro).[redakti | redakti fonton]

Je Novjaro, la 1-an de januaro.[redakti | redakti fonton]

En Esperanto-kulturo[redakti | redakti fonton]

Pro liaj multaj nomoj en diversaj kulturoj, ankaŭ ekzistas pluraj Esperantaj nomoj por la kristnaska donaco-portanto. La plej kutimaj estas Avo Frosto, Jul-Avo, Patro Kristnasko, Kristnaska Viro kaj Sankta Nikolao.

Ek de 2002, laŭ iniciato de Esperanto-Societo Kebekia, la Kanada Poŝto-Servo inkluzivis Esperanton en la liston de la lingvoj uzataj de Avo Frosto, liaj helpantoj kaj volontuloj. Ĉiu infano rajtas skribi esperante al la Norda Poluso kaj ricevi respondon de Avo Frosto same en Esperanto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]