Sankta Pankracio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Bildo de Pankracio en la paroĥeja kirko Oedheim-Degmarn

Sankta Pankracio (latine: Pancratius; naskiĝinta ĉirkaŭ 290 en Frigio, mortinta en 304 en Romo) estis martiro de la juna Eklezio en Romo. La nomo estas greka (Παγκράτιος/Pankrátios) kaj signifas homo kiu regas ĉion. Lia festotago estas la 12-a de majo. Festas lin kaj la katolikaj kaj la ortodoksaj eklezianoj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Pankracio estis nur 14-jara kiam li mortis sub la regadaĉo de imperiesto Diokleciano. Li senkapigitis en la strato Via Aurelia kaj entombigitis ĉe la tombejo de Kalepodio sub la zorgo de la bonkora damo Octavilla. La tombejo poste nomitis por Pankracio. La samloke starigita kirko renovigitis en la 5-a jarcento fare de papo Simako kaj en la 7-a jarcento fare de papo Honorio la 1-a. Gregorio la Granda faris en ĝi ankoraŭ nun relegeblan predikon (nr. 27). Gregorio de Tours nomis lin venĝanto de la malveraj ĵuroj rakontante (de gloria M. M. c. 30) pri la mirakloj punaj, kiuj normale okazis antaŭ liaj relikvoj. Tamen lia glora matiromorto ofte pridubitatis. La Eklezio de Romo tamen ĉiam konservis kun altestimo la memoron je li. Jes ja, la t.n. Agoj (acti) kun legendaj rakontoj pri li ne ĉiam veras.

Legendo pri li[redakti | redakti fonton]

Pankracio - laŭdire - estis la ununura filo de riĉaj paganoj en Synnada (turke: Şuhut, Provinco Afyonkarahisar). Post la morto de la patro li iris kun la onklo Dionizio al Romo, kie ili ekloĝis en granda domo sur la monteto Kaelio. Baldaŭ ili ekkonis la diservojn kaj la pian vivon de la kristanoj; ambaŭ ekfrekventis ilian instruadon kaj baptitis malgraŭ la brutalaj persekutoj. La onklo malsaniĝis kaj en paco anima mortis. La juna Pankracio kondutis sin kiel perfekta kristano kaj la paganoj plendis pri tiu cirkonstanco dirante: "Kia estos nia estonteco, se jam senbarbaj adoleskantoj malŝatas la diojn?". Ili tuj perfidis la kristanecon de Pankracio. La arestito metitis antaŭ tribunalo kie li konfesis impone: "Mi ja estas juna je aĝo, sed mia konvinko estas firma kaj mi ne timas ion." Poste li kondamitis je senkapiĝo perglava.

Venerado[redakti | redakti fonton]

Lia kapo veneradatas en la Baziliko Sankta Johano de Laterano. En la jaro 655-a papo Vitaliano sendis parton de la relikvoj al la angla reĝo Oswin. En Italujo, Anglujo, Franclando, Hispanujo kaj Germanujo (tie ĉi la venerado reklamitis fare de Sankta Bonifaco) ne malmultaj preĝejoj estas sub lia patroneco. Bildoj montras lin apud glavo kun krono enmana.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

Vollständiges Heiligen-Lexikon, Band 4. Augsburg 1875, p. 667-668, kio legeblas tie ĉi interrete.