Sankta Petro (Tirolo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Sankta Petro
St. Peter ob Gratsch
San Pietro di Tirolo
Preĝejo Sankta Petro de sudoriento
Preĝejo Sankta Petro de sudoriento
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Italio
Municipo Tirolo

Geografia situo

46° 41′ 38″ N, 11° 8′ 24″ O (mapo)46.69388888888911.14Koordinatoj: 46° 41′ 38″ N, 11° 8′ 24″ O (mapo)
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Sudtirolo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo Romanika
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo ŝtono
Mapo
Sankta Petro (Tirolo) (Italio)
Sankta Petro (Tirolo) (Italio)
DEC

Map

Ligiloj
vdr

La preĝejo de Sankta Petro (germane: St. Peter ob Gratsch) nomata ankaŭ Sankta Petro proksime al Tirolo estas preĝejo el la karolida epoko en la sudtirola municipo Tirolo situanta supre de la vilaĝo Gratsch/Quarazze (Merano).

Historio[redakti | redakti fonton]

Sankta Petro de oriento

Sankta Petro estas unu el la plej antikvaj preĝejoj en la areo. La nuna eklezio estis konstruita en la oka aŭ frua naŭa jarcento, sed dum elfosadoj estis trovataj du antaŭaj konstruaĵoj. La pli malnova datiĝas de la kvina jarcento.

La plano de la nuna preĝejo respondas al tiu de latina kruco . Kelkaj konservitaj restaĵoj de praromanikaj stukaj skulptaĵoj atestas la tempon de konstruo. La norda navo estis komence dizajnita kiel entombigkapelo kaj apartigita de la resto de la eklezio. La disigmuro estis rompita pli poste.

La unua dokumentita mencio de San Pietro devenas el 1178 kiam ĝi estis privata preĝejo de la grafoj de Burgusio-Vanga. En 1287 ĝi estis donacita de Mainardo la 2-a al la abatejo de Stams.

En la 17-a jarcento estis konstruita nova duetaĝa tombeja kapelo.

Ĝis 1787, San Pietro estis la referenca paroĥo de Gratsch/Quarazze (vilaĝeto de Merano), kelkaj specifaj bienoj en Lagundo, Tirolo kaj Rifiano. Sekve de la reformo de Jozefo la 2-a , la paroĥoj en la areo estis reviziitaj kaj Sankta Petro perdis sian gravecon.

Strukturo kaj ekipaĵo[redakti | redakti fonton]

La eklezio havas latinkrucan strukturon kun la sonorilturo super la transepto kaj la plurlatera apsido. La norda navo estis komence dizajnita kiel entombigkapelo kaj apartigita de la resto de la eklezio. La disigmuro estis rompita pli poste.

Gravaj estas la eksteraj kaj internaj freskoj intervalantaj de la romaniko ĝis la baroka periodo

Internaj freskoj[redakti | redakti fonton]

La interno estas karakterizata de gotikaj freskoj el la 14-a jarcento en la apsido. En la kaloto oni povas vidi Kriston en la mandorlo. La bildo estas ĉirkaŭita de la simboloj de la kvar evangeliistoj. Sube troviĝas ciklo de apostoloj starantaj sub baldakenoj. Inaj sanktuloj troveblas en la intradosoj de la fenestroj.

Krom la gotikaj, ekzistas ankaŭ fragmentoj de pentraĵoj de la romanika, renesanca kaj baroka periodoj .

Gravas ankaŭ la bildo de la Apostola Princo Paŭlo, kiu troviĝas en la suda transepto. La datigo de tiu fresko varias inter la Otoniana periodo kaj la 13-a jarcento.

Plia ekipaĵo[redakti | redakti fonton]

La nuna popola altaro kun siaj kvar kolonoj datiĝas de la frua mezepoko kaj estis kaŝita sub baroka ĉefaltaro dum longa tempo.

Barokaj skulptaĵoj Petro kaj Paŭlo laŭflankas la enirejon al la koruso.

Tombo en la norda navo venas de malfrua antikvo. Ĝi estas kaŝita sub klappordo.

En la flanka navo troviĝas ankaŭ baroka altaro de Sankta Maria.

Murpentraĵoj ekstere[redakti | redakti fonton]

Suda flanko[redakti | redakti fonton]

(de maldekstre al dekstre:)

  • Kristo inter Petro kaj Paŭlo ( Christus legem dat ), ĉirkaŭ 1100
  • Sankta Katarina, ĉirkaŭ 1380
  • Ĉefanĝelo Miĥaelo, meze de 13-a jarcento j
  • Sankta Barbara, ĉirkaŭ 1400 [1]

Orienta flanko[redakti | redakti fonton]

  • Pentraĵo de Sankta Kristoforo de la 14-a Jarcento, kiu en la 15-a jarcento estis surpentrita.

Galerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. datigoj laŭ Weingartner

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Josef Weingartner: Die Kunstdenkmäler Südtirols. Volumo 2, Bozen 1991, p. 649
  • Gioia Conta: I luoghi dell'arte, Primo - Bolzano, Media Val d'Adige, Merano, Bolzano, Provincia Autonoma di Bolzano, 1998.
  • Reimo Lunz: Ausgrabungen in St. Peter ob Gratsch. Temo: Trento 2007.
  • Sebastian Marseiler: Wege zur Kunst. Athesia: Bozen 2011.
  • Leo Andergassen : Südtirol. Kunst vor Ort. Athesia: Bozen 2014.