Sankta Petronio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
pentraĵo de Ubaldo Gandolfi el la 17-a jarcento

La Sankta Petronio (latine Petronius, itale San Petronio) aŭ Petronio de Bolonjo (mortis proksimume en 450) estis episkopo de Bolonjo dum la 5-a jarcento de nia erao. Membro de nobela familio de antikva Romio, li konvertiĝis al kristanismo kaj iĝis pastro. Kiel episkopo de Bolonjo, li inter alie realigis la konstruon de la urba baziliko de Sankta Stefano. Je lia memoro konstruiĝis la urbocentra baziliko de Sankta Petronio, kiu ĝis la nuntempo estas la plej granda kristana konstruaĵo de Bolonjo kaj dominas la centran placon de la urbo. Petronio ekde sia sanktiĝo konsideratas la urba patrono.

la ne-finkonstruita fasado de la baziliko Sankta Petronio