Sankta Prokopio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Prokopio
abato
Nepomucky2-20061.jpg
Persona informo
Naskiĝo ĉirkaŭ la jaro 970
en Chotouň, Ĉeĥio
Morto 25-a de marto1053
en Sázava, Ĉeĥio
Tombo Sázava Monastery [#]
Religio kristanismo [#]
Profesio
Okupo katolika sacerdoto [#]
Sanktul(in)o
Adorita en Katolika eklezio
Kanonizo 2-a de junio1204 de papo Inocento la 3-a
Festotago 4-a de julio
Atributoj katenita diablo, kiun li havas ĉe la piedoj aŭ sur kiu li staras
Kontraŭdisputoj al Sankta Prokopio oni ofte atributas t.n. Evangeliaron de Remso, ne ekzistas pruvo pri tio
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

Sankta Prokopio (ĉirkaŭ la jaro 970 Chotouň – 25. marto 1053 Sázava) estis origine sekulara sacerdoto kaj pli poste ermito, fondinto de Sázavský monaĥejo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Prokopio naskiĝis ĉirkaŭ la jaro 970 en Chotouň en kampnobela fortikaĵeto kiel filo de gesenjoroj Vít kaj Božena. Li akiris bonegan kleriĝon en la slava lernejo en Vyšehrad, fariĝis sacerdoto kaj kun sia edzino havis filon Jimram.

Pli poste li decidis fariĝi ermito kaj evidente post iu tempo travivita en benediktana monaĥejo en Břevnov li vivis en groto en Daleje ĉe Jinonice, nuntempe parto de Prago. Ĉi tie onidire Sankta Prokopio verkis evangeliaron, kiu poste venis en Francion, kie sur ĝi ĵuris francaj reĝoj. Poste Sankta Prokopio transiris al regiono apud la rivero Sázava, kie li praktikis asketisman vivon kaj peze laboris, senarbigadis grundon kaj kultivis ĝin. Legendo rakontas, ke homoj vidis lin plugi kun diablo jungita al plugilo kaj irigata per kruco en Prokopia mano.

Helpe de princo Oldřich ekestis sinsekve ĉirkaŭ la ermitejo de Prokopio monaĥa domaro loĝata de disĉiploj, kiuj volis vivi same kiel li. Prokopio poste fariĝis la unua abato de la klostro, kiun subtenadis ankaŭ sekvanto de Oldřich Břetislav. Monaĥejo en Sázava, kiu transprenis regulon de patro de okcidenta monaĥismo de Sankta Benedikto estis unu el la lastaj lokoj, kie oni praktikis liturgion en malnovslava lingvo kaj kultivis malnovslavan kulturon ĝenerale.

Princo Oldřich renkontiĝas ermiton Prokopion, bildo de Josef Mathauser
Princo Oldřich ĉasante renkontiĝas Sanktan Prokopion, nekonata aŭtoro, duono de la 19-a jarcento

En la jaro 1204 estis Prokopio kanonigita de papo Inocento la 3-a (1198 - 1216), kiel la unua ĉeĥo sanktuligita de papo. Li estas adorata kiel unu el patronoj de ĉeĥaj landoj. En la jaro 1588 estis relikvoj de Sankta Prokopio transportitaj en Pragon kaj konservitaj en preĝejo de Ĉiuj Sanktuloj en la Praga burgo.

Ikonografio[redakti | redakti fonton]

En mezepoko oni bildigis Sanktan Prokopion kiel monaĥo en monaĥaj vestoj. En baroko ankaŭ kiel abato en pontifikaĵoj kun bastono kaj mitro. Li povas ankaŭ havi libron kaj de la 17-a jarcento krucon. Lia ĉefa individua simbolo estas katenita diablo, kiun li havas ĉe la piedoj aŭ sur kiu li staras.

Evangeliaro de Remso[redakti | redakti fonton]

Ĉefartikolo: Remsa Evangelio

Al Sankta Prokopio oni ofte atribuas t.n. Evangeliaron de Remso - „Texte du sacre“, kiu estas parto de katedrala trezoro en la franca urbo Remso. Ĝi estis uzata ĉe solena kronada ĵuro de francaj reĝoj, tradicie kronitaj ĝuste en katedralo en Remso.

Ĝi estas riĉe iluminita manuskripto, kiun donacis Karolo la 4-a al la slava Emaus-monaĥejo en Prago. En la 15-a jarcento la manuskripto venis en Istanbulon kiel donaco al bizanca legato. Ĉi tie aĉetis ĝin franca kardinalo Karolo de Loreno kaj forveturigis ĝin en Remson. La manuskripto tiel fariĝis parto de templa trezoro en Remso. La manuskripto estas signifa malnovslava memorindaĵo skribita en glagolico, signifa ankaŭ por evoluo de rusa literaturo. Caroj Petro la Granda kaj Nikolao la 2-a okaze de siaj vojaĝoj al Francio ricevis donace kopiojn de la evangeliaro.