Sankta Severo (Boppard)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Sankta Severo en Boppard
Interno de Sankta Severo

Sankta Severo (germane: St. Severus) estas romkatolika paroĥopreĝejo en Boppard en Germanujo. La preĝejo, apartenanta al episkopujo Treviro, estis konstruata en la 12-a kaj 13-a jarcentoj laŭ la rejnlanda transira stilo inter la romanika kaj gotika epokoj[1]. Patrona sanktulo estas Sankta Severo de Raveno. La paroĥopreĝejo Sankta Severo estas registrita kiel protektata monumento;.[2] krom tio ekde 2002 monda heredaĵo de Unesko.

Historio[redakti | redakti fonton]

La preĝejo Sankta Severo estis konstruata sur la loko enmeze de la iama romia kastelo, kie antaŭe staris la banejo. Post retiriĝo de la romiaj trupoj la loĝantoj plue uzis la kastelon kaj transigis la banejon en preĝejon. Dum elfosadoj sub Sankta Severo oni trovis restaĵojn de frukristanisma preĝejo de la 6-a jarcento kun ŝlosiltruoforma predikoinstalaĵo kaj frukristanisma baptujo. La nuna preĝejo ekestis en tri fazoj en la 12-a kaj 13-a jarcentoj. La du preĝejturoj originas el la mezo de la 12-a jarcento, la laŭlonga domo ekestis komence de la 13-a jarcento kaj la ĥorejo datiĝas proksimume la jaron 1234. Oni finkonstruis la preĝejon en la jaro 1236. Laŭ kalkuloj de Ferdinand Pauly ĉefepiskopo Teoderiĥo de Wied konsekris la preĝejon la 13-an de decembro 1237.[3] La konstruaĵo treege orientiĝas pri la Maria-Preĝejo de Andernach, verko de malfruromanika preĝeja arĥitekturo en Rejnlando. Al la ekipaĵo de la preĝejo apartenas triumfokruco 285 centimetrojn alta kaj 248 centrimetrojn larĝa, ekestinta proksimume 1220/30. La figuro de Kristo ĉe ĉi tiu kruco ne portas dornokronon, sed reĝokronon, kiu lin karakterizas kiel venkinto pri la morto.[4] La turpintoj, kiuj nun superregas la silueton de Boppard, ekestis komence de la 17-a jarcento kaj anstataŭis la originajn rombotegmentojn.

En la jaroj 1963 ĝis 1967 oni vaste renovigis la paroĥopreĝejon. Aparte la kunfalonta volbo estis sekurigenda. Krom tio oni liberigis dum elfosadoj la frukristanisman baptujon kaj adaptis la altarejon al la postuloj de la liturgia reformo; en la suda turo oni instalis baptokapelon. La 19-an de marto 1967 oni remalfermis la preĝejon per solena meso.[5] Orgenkonstruisto Alfred Führer finfaris en 1973 la ankoraŭ uzatan orgenon.[6]

Komence de la 1990-aj jaroj aperis difektoj ĉe la stukaĵo, farbaĵo kaj tegmento. Tial komencis vasta ekstera renovigo, komence en 1997 de la norda turo kaj de la sakristio, en 1998 de la suda turo kaj de la ĥorejo kaj en 1999 de la laŭlonga domo kaj de la okcidenta fasado.[7] Oktobron de 2010 oni komencis denove internajn riparlaborojn, je kiuj oni inter alie alirebligis la frukristanisman baptujon por vizitantoj, translokis la tabernaklon malantaŭ la ĉefaltaron kaj instalis novan lumsistemon. Krom tio oni riparis la murpentraĵojn.[8]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Sebastian Ristow: Der Begriff „frühchristlich” und die Einordnung der ersten Kirche von Boppard am Rhein. En: Ulrike Lange, Reiner Sörries (eldonintoj): Vom Orient bis an den Rhein. Begegnungen mit der Christlichen Archäologie. Peter Poscharsky zum 65. Geburtstag. Dettelbach 1997, pj. 247–256.
  • Heinz E. Mißling: Boppard. Ein Führer durch die Stadt, Dausner Verlag, 1993, ISBN 3-930051-00-1.
  • Ernst Götz und Susanne Kern: Die Pfarrkirche St. Severus in Boppard. Rheinische Kunststätten kajero 540, Kolonjo 2013, ISBN 978-3-86526-084-0.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Wilhelm Lübke: Die Kunst des Mittelalters, p. 163
  2. Generaldirektion Kulturelles Erbe Rheinland-Pfalz (Hrsg.): Nachrichtliches Verzeichnis der Kulturdenkmäler Rhein-Hunsrück-Kreis .
  3. Paroha informilo por decembro de 2011, p. 15 (Online)
  4. http://www.klosterlexikon-rlp.de/mittelrhein-lahn-taunus/stift-st-severus-boppard/bau-und-kunstgeschichte.html
  5.  Bernhard Kahl: Die katholischen Pfarreien. En: Heinz E. Mißling (eldoninto): Boppard. Geschichte einer Stadt am Mittelrhein, Dritter Band. Boppard 2001, ISBN 3-930051-02-8, p. 448.
  6. Orgeno
  7.  Bernhard Kahl: Die katholischen Pfarreien. En: Heinz E. Mißling (eldoninto): Boppard. Geschichte einer Stadt am Mittelrhein, Dritter Band. Boppard 2001, ISBN 3-930051-02-8, p. 460.
  8. http://www.sankt-severus.de/index.php?page=207 St. Severus, Boppard
50.2323333333337.5916666666667