Siro de Pavia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sankta Siro)
fasado de la kirko San Siro, Castelletto Monferrato, Piemonto

Siro de Paviasankta Siro (latine sanctus Syrus, itale San Siro, mortis probable en la 4-a jarcento en Pavia) estas la unua dokumentita episkopo de Pavia; laŭ historie dubinda kristana legendo li jam vivis en la 1-a jarcento kaj havis rilatojn al la sankta Hermagoro. Lia religia memortago estas la 9-a de decembro.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Laŭ la en la 14-a jarcento kreita verkaĵo De laudibus Papiae Siro estis la knabo, kiu donis al Jesuo kvin panojn, kiujn tiu mirakle plimultigis al 5 000 panoj por satigi grandan kvanton da jesuaj aŭskultantoj (evangelio laŭ Johano, 6:9). Laŭ legendo el la 8-a jarcento li estis disĉiplo de Hermagoro, kiu estis disĉiplo de Petro kaj laŭlegenda unua episkopo de Aquileia. Laŭ tiu legendo Hermagoro sendis Siron kun alia kristano al Pavia (tiutempe latine Ticinum Papiae), kie Siro iĝis episkopo.

Laŭlegende li pastrigis la pli postajn sanktulojn Chrysanthus kaj Fortunatus, kaj ordonis ke Juventius kaj Pompeius estu liaj episkopaj posteuloj. Fakte la kronikoj de Pavia indikas ke la unuaj episkopoj de la urbo estis Siro, Pompeius kaj Enventius, sed nur en la 4-a, ne en la 1-a jarcento de nia erao. Probable do pli poste la datumoj estis fruigitaj por doni al la diocezo respektindan aĝon kaj krei biografian ligon de Siro al la apostoloj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]