Vito de Lukanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sankta Vito)
Sankta
Vito
Sanktulo, Martiro
Sankta vito de Majstro Teodoriko
Sankta vito de Majstro Teodoriko
Persona informo
Vitus
Naskiĝo 3-a jarcento
en Mazara del Vallo
Morto 15-a de junio 303
en Lukania
Tombo Katedralo de sankta Vito vd
Religio ortodoksismo vd
Sanktulo
Festotago 15-a de junio
Patroneco aktoroj, komediantoj, dancistoj, epilepsiuloj; kontraŭ fulmoj; Ĉeĥio; itala urbo Forio; diversaj lokoj en Aŭstrio kaj Bavario
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sankta Vito, latine Vitus, estis sanktulo el Sicilio (Italio). Li estas unu el dekkvar sanktaj helpantoj, li mortis en la jaro 303 ankoraŭ en infana aĝo kiel martiro, kune kun sia edukisto Modestus kaj sia infanvartistino Crescentia.

Lia latina nomo Vitus signifas gaja, viva.

La festo de la sankta Vito estas festata la 15-an de junio laŭ la gregoria kalendaro, kaj la 28-an de junio laŭ la julia kalendaro.

En mezepoko homoj el meza kaj norda Eŭropo (Germanio, Litovio ktp.) festis tiun ĉi feston kune kun t.n. "danco de sankta Vito" – tiu ĉi termino samtempe signifas nervomalsanon, kiu latine nomiĝas "Chorea" kaj esperante ĥoreo.

Sankta Vito estas patrono de aktoroj, komediantoj, dancistoj kaj de epilepsiuloj. Li protektas ankaŭ kontraŭ fulmoj. Li estas la ĉefa sankta patrono de Ĉeĥio kaj de la itala urbo Forio en Kampanio. Diversaj lokoj en Aŭstrio kaj Bavario estas nomitaj je lia honoro. La festo de la sankta Vito estas ankaŭ grava por la Ortodoksa eklezio en Serbio, tie ĝi nomiĝas Vidovdan.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]