Sankta Zenobio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sankta Zanobio)
Sankta
Sankta Zenobio
Episkopo de Florenco
Portreto fare de Monte di Giovanni en la muzeo de la florenca katedralo
Portreto fare de Monte di Giovanni en la muzeo de la florenca katedralo
Persona informo
Naskiĝo 4-a jarcento
en Florenco
Morto 5-a jarcento
en Florenco
Religio katolika eklezio vd
Profesio
Okupo pastro vd
Episkopo de Florenco
Sanktulo
Festotago 25-a de majo
Patroneco urbo Florenco
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
statuo pri li en la fasado de la katedralo Santa Maria del Fiore

La sankta Zenobio (latine sanctus Zenobius, itale San ZenobioSan Zanobi, naskiĝis en la 4-a jarcento, mortis en la unua duono de la 5-a jarcento en Florenco)[1] estis la unua kristana episkopo de Florenco. Li postmorte deklariĝis kristana sanktulo kaj post la Sankta Johano Baptisto estis adorata kiel dua urba patrono de la urbo. Lia festotago etas la 25-a de majo.

Li entombiĝis unue en la Baziliko de Sankta Laŭrenco (Florenco). De tie lia korpo transportiĝis al la kirko Sankta Reparata, sur kies muroj poste konstruiĝis la Katedralo Santa Maria del Fiore. Ekde la jaro 1439 lia tombo estas en aparta kapelo dediĉita al li en la katedralo Santa Maria del Fiore.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. En la kristanisma literaturo indikiĝas naskiĝjaroj 337 kaj 390, mortojaroj 407, 417, 429, 445 kaj supozeble pliaj: foje indikiĝas naskiĝdato 26-a de januaro, sed pro la granda necerteco pri la jaro supozeblas ke tiu dato postmorte fiksiĝis kaj ne estas historia.