Sankta alciono
Masklo | ||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
| Todiramphus sanctus (Vigors & Horsfield, 1827) | ||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
Sinonimoj | ||||||||||||||
|
Halcyon sancta | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Sankta alciono,[1] Todiramphus sanctus, estas arbalciono, tio estas birdo de la grupo de Alcededoj, kiu enhavas ankaŭ la alcionon, kukabaraojn kaj aliajn arbalcionojn. Ĝi estas unu el la 30 specioj de la granda genro Todiramphus.
Ĝi estas mezgranda arbara alciono, kiu troviĝas en mangrovoj, arbaroj kaj rivervaloj en Aŭstralio, Nov-Zelando kaj aliaj partoj de la okcidenta Pacifiko.[2]
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]La dunoma nomo Halcyon sanctus estis enkondukita de Nicholas Aylward Vigors kaj Thomas Horsfield en 1827, kiuj priskribis zoologian specimenon de sankta alciono el Nova Holando, Aŭstralio.[3][4] Vigors kaj Horsfield komparas ĝin kun Alcedo sacra priskribita de Johann Friedrich Gmelin en 1788. Gmelin siavice bazis sian priskribon sur la verko "Sacred King's Fisher" de John Latham publikigita en 1782.[5] Latham priskribis plurajn variaĵojn, unu el kiuj estis ilustrita en la verko "The Voyage of Governor Phillip to Botany Bay" de Arthur Phillip publikigita en 1789.[6] La genro Halcyon estis dividita kaj la sankta alciono estis metita en la genron Todiramphus, kiu estis starigita de la franca kirurgo kaj natursciencisto René Lesson en 1827.[7] La genronomo devenas de la genro Todus (Brisson, 1760), 'todedoj' (kariba insektomanĝanta birdo) kaj la antikva greka rhamphos (ῥάμφος), 'beko'. La specia epiteto estas la latina sanctus, kiu signifas "sankta".[8]
Oni agnoskis jenajn kvin subspeciojn:[9]
- T. s. sanctus (Vigors & Horsfield, 1827) – Aŭstralio ĝis orientaj Salomonoj, Nov-Gvineo kaj Indonezio
- T. s. vagans (Lesson, 1828) – Nov-Zelando, Insulo Lord Howe kaj Kermadekoj
- T. s. norfolkiensis (Tristram, 1885) – Norfolk-Insulo
- T. s. canacorum (Brasil, L, 1916) – Nov-Kaledonio
- T. s. macmillani (Mayr, 1940) – insuloj Loyauté

The holotipo de Halcyon norfolkiensis Tristram estas plenkreska masklo konservita en la zoologia kolekto de vertebruloj en la National Museums Liverpool de World Museum, kun alirnumero NML-VZ T6527.[10] La specimeno estis kolektita en Norfolkinsulo en oktobro 1879 fare de E. L. Layard kaj venis al la nacia kolekto de Liverpool per la aĉeto de la kolekto de Canon Henry Baker Tristram fare de la muzeo en 1896.[11]
Etimologio
[redakti | redakti fonton]La nomo "sankta alciono" devenaa el la priskribo de Latham de la specio en 1782 kaj kion li nomis la "Respected Kingsfisher" ("Respektata Reĝfiŝisto") de la Amikaj Insuloj (nun Tongo), kaj la "Venerated Kingsfisher" ("Venerita Reĝfiŝisto" de la Societa Insularo (ambaŭ alcionoj kun kolumo). Latham asertas, citante la taglibrojn de Sydney Parkinson, ke ĉiuj tri alcionoj estis tenataj en "superstiĉa admiro" fare de la indiĝenoj pro ofta loĝado en sanktejoj kaj tombejoj, kaj oni ne permesis kapti aŭ mortigi ilin.[5] Pli postaj fontoj asertas, ke polinezianoj admiris ĝin pro sia povo kontroli la ondojn.[12]

Aspekto
[redakti | redakti fonton]La sankta alciono estas plejparte bluverda ĝis turkiskolora supre kun blankaj subpartoj kaj kolumo, nigra masko kaj flavbrunaj bridoj. Ambaŭ seksoj estas similaj, sed inoj estas kutime pli verdaj, pli senbrilaj kaj malpli sablokoloraj sube, kaj junuloj havas sablokolorajn aŭ makulecajn brunajn randojn sur la kolumo, subpartoj kaj supraflugilaj kovriloj. Plenkreskuloj estas 20–23 cm longaj.[13] Maskloj pezas 28–61 g kaj inoj 28–56 g.[14]
Distribuo kaj habitato
[redakti | redakti fonton]
Sanktaj alcionoj troviĝas en Aŭstralio, Nov-Zelando, Lord Howe-Insulo, Norfolkinsulo, Nov-Gvineo, orienta Indonezio, granda parto de norda kaj okcidenta Melanezio, kaj la Kermadekaj Insuloj.[14][15] Ĉi tiu specio reproduktiĝas tra granda parto de Aŭstralio (krom la seka interno), Nov-Zelando, Nov-Kaledonio kaj surloke, en Nov-Gvineo. Populacioj en la sudaj du trionoj de Aŭstralio migras norden ĉe la fino de la reprodukta sezono al Nov-Gvineo, orienten al la orientaj Salomonoj kaj okcidenten al Indonezio, fariĝante maloftaj ĝis tre raraj okcidenten al Sumatro. Birdoj moviĝas suden denove al Aŭstralio en aŭgusto kaj septembro. Ĝi ankaŭ troviĝis kiel vaganto sur Kristnaskinsulo (en la Hinda Oceano),[16] Malajzio, la Marŝalaj Insuloj, la Federacio de Mikronezio, kaj Nauro. Paro estis vidita en Pampango, Filipinoj en aprilo/majo 2016.
En Aŭstralio, ĝi loĝas en malfermaj eŭkaliptaj arbaroj, melaleŭkaj marĉoj, mangrovoj, ŝlimgrundoj, malsekejoj kaj riveraj aŭ lagaj randoj, farmoj, parkoj kaj ĝardenoj.[15] En Nov-Zelando, T. sanctus vagans montras altitudan migradon, kun post-reprodukta movado de pli altaj altitudoj al la marbordo kaj ankaŭ de arbaro al marbordo kaj malfermaj terenoj.
Kutimaro kaj ekologio
[redakti | redakti fonton]

Manĝado
[redakti | redakti fonton]La sankta alciono manĝas vastan gamon da senvertebruloj (precipe insektoj kaj araneoj), malgrandaj krustacoj, fiŝoj (malofte), ranoj, malgrandaj ronĝuloj kaj reptilioj,[14] kaj ekzistas kelkaj raportoj pri ili manĝantaj fringojn kaj aliajn malgrandajn birdojn. Kutime, la sankta alciono sidas sur malalta branĉo kaj atendos la preterpason de la predo. Ĝi plonĝas malsupren por kapti la predon per mallonga alteriĝo (saltoplonĝado) aŭ ŝvebado (saltofrapado), kaj poste revenas al sia ripozejo por manĝi sian kaptaĵon per batado kaj glutado.[14]
Reproduktado
[redakti | redakti fonton]La reprodukta sezono okazas de aŭgusto ĝis marto (plejparte septembro ĝis januaro), ofte kun du idaroj.[13] Post kiam paro da birdoj pariĝis, ambaŭ membroj de la paro fosas la neston; nestokaverno en riverbordo, kavaĵo en granda branĉo aŭ termitejo estas ĉefaj ekzemploj de nestejo.[17] La ino demetas 3 ĝis 6 brile blankajn, rondajn ovojn, 25 mm × 22 mm grandajn, kiuj estas kovataj dum 17-18 tagoj fare de ambaŭ gepatroj (plejparte ino).[13][14] Ambaŭ gepatroj (kaj eble helpantoj) nutras la birdidojn ĝis 4 semajnoj, kaj dum pliaj 7-10 tagoj post elnestiĝo.[14]
Konservado
[redakti | redakti fonton]La sankta alciono havas vastan distribuon kaj la populacia tendenco kreskas, kaj ĝi estas klasifikita kiel malplej zorgiga en la IUCN Ruĝa Listo.[2]
En kulturo
[redakti | redakti fonton]En Nov-Zelando, la sankta alciono estas konata per la maoria nomo kōtare (literumita Ghotarré fare de Latham en 1782).[5][18][19]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- Kingfishers, Bee-eaters and Rollers de Fry, Fry kaj Harris, ISBN 0-7136-8028-8
- Collar 2011b; Allen 2020; HBW/Birdlife
- Gill F, D Donsker & P Rasmussen (eld). 2022. IOC World Bird List (v12.1). doi : 10.14344/IOC.ML.12.1.
- ↑ Ornitologia taksonomio.
- 1 2 BirdLife International (2016). “Todiramphus sanctus”, IUCN Red List of Threatened Species 2016. doi:10.2305/IUCN.UK.2016-3.RLTS.T22683442A92986873.en. Alirita 19a de Novembro 2021..
- ↑ (1827) “Australian birds in the collection of the Linnean Society; with an attempt at arranging them according to their natural affinities”, Transactions of the Linnean Society of London (en, la) 15 (1), p. 170–334 [206–208]. doi:10.1111/j.1095-8339.1826.tb00115.x. 1826.
- ↑ Peters, J.L.. (1945) “Halcyon sancta sancta Vigors and Horsfield”, Check-list of Birds of the World 5. Harvard University Press.
- 1 2 3 Latham, J.. (1782) A General Synopsis of Birds 1, Part 2. Printed for Benj. White, p. 621–624.
- ↑ Phillip, A.. (1789) The Voyage of Governor Phillip to Botany Bay; with an Account of the Establishment of the Colonies of Port Jackson & Norfolk Island, etc.. Printed for John Stockdale.
- ↑ (1827) “Description d'un nouveau genre d'oiseau. Todirhamphe, Todiramphus”, Bulletin des sciences naturelles et de géologie (fr) 12, p. 268–271 [269].
- ↑ . Helm Dictionary of Scientific Bird-names (2010). Alirita 2020-06-29 .
- ↑ Rollers, ground rollers & kingfishers. World Bird List Version 7.2. International Ornithologists' Union (2017). Alirita 28a de Majo 2017 .
- ↑ Vertebrate Zoology. Alirita 2021-12-01 .
- ↑ Wagstaffe, R.. (1978) Type Specimens of Birds in the Merseyside County Museums (formerly City of Liverpool Museums). Merseyside County Museums.
- ↑ (1999) “Todiramphus sanctus Sacred Kingfisher”, Handbook of Australian, New Zealand and Antarctic Birds 4. Melbourne: Oxford University Press, p. 1178–1201. ISBN 978-0-19-553071-1.
- 1 2 3 Morcombe, M.. (2012) Field Guide to Australian Birds. Pascal Press: Glebe. ISBN 978-1-74021-417-9.
- 1 2 3 4 5 6 Woodall, P. F.. (2020) “Sacred Kingfisher (Todiramphus sanctus)”, Del Hoyo, J.: Handbook of the Birds of the World. Barcelona: Lynx Edicions.
- 1 2 Pizzey, Graham kaj Doyle, Roy. (1980) A Field Guide to the Birds of Australia. Collins Publishers, Sydney. (ISBN 073222436-5)
- ↑ Reville, Barry J.. (1993) A Visitor's Guide to the Birds of Christmas Island, Indian Ocean, 2‑a eldono, Christmas Island Natural History Association. ISBN 0-9591210-4-8.
- ↑ BirdLife Australia Sacred Kingfisher. Alirita 2020-07-04 .
- ↑ Heather, B.. (2005) The Field Guide to the Birds of New Zealand. Auckland: Viking. ISBN 0-14-302040-4.
- ↑ Kingfisher/kōtare (en-nz). Alirita 2022-02-26 .
- (2015) “Rapid diversification and secondary sympatry in Australo-Pacific kingfishers (Aves: Alcedinidae: Todiramphus)”, Royal Society Open Science 2 (140375). doi:10.1098/rsos.140375.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Birds in Backyards: Sacred kingfisher
- filmeto
- Australian Museum fact sheet
- GROMS databaseArkivigite je 2007-09-30 per la retarkivo Wayback Machine
- Photos, audio and video of sacred kingfisher el Biblioteko Macaulay de la Cornell Lab of Ornithology
- Sonregistraĵoj el Xeno-canto
- Fotoj kaj sono el fotaro de Graeme Chapman
| ||||||||||||||||||


