Saltu al enhavo

Sanktavincenta amazono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Sanktavincenta amazono
Specimeno en la Saint Vincent and the Grenadines Botanic Gardens, Kingstaŭno
Specimeno en la Saint Vincent and the Grenadines Botanic Gardens, Kingstaŭno
Biologia klasado
Regno: Animalia, Bestoj
Filumo: Chordata, Ĥorduloj
Klaso: Aves. Birdoj
Ordo: Psittaciformes
Familio: Psittacidae
Subfamilio: Arinae
Tribo: Androglossini
Genro: Amazona
Specio: Sanktavincenta amazono, A. guildingii
(Vigors, 1837)
Amazona guildingii
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Sanktavincenta amazono (Amazona guildingii), konata ankaŭ kiel Sanktavincenta papago, estas specio de papago en la subfamilio Arinae de la familio Psittacidae, de afrikaj kaj amerikaj papagoj. Ĝi estas granda, proksimume 40 cm longa, plurkolora amazono kun flavecblanka, blua kaj verda kapo, verdec-bronzaj supraj partoj, kaj violecaj bluverdaj flugiloj.

Fronta vidaĵo
Flanka vidaĵo

La birdo estas 40 centimetrojn longa, plejparte verda, multkolora amazona papago kun flavecblanka, blua kaj verda kapo, verdecbronzaj supraĵoj, grizaj piedoj, ruĝeca okulo, kaj violaj bluverdaj flugiloj. Ĝiaj vostoplumoj estas bluaj kun larĝaj flavaj pintoj.

Ekzistas malpli flavbruna morfo kaj malpli ofta verda morfo.[1] Ambaŭ seksoj estas similaj. La junuloj havas pli helan plumaron kaj brunajn irisojn.

Teritorio kaj kutimaro

[redakti | redakti fonton]

La amazono de Sankta Vincento estas endemia de la dense arbarkovritaj montoj de la kariba insulo Sankta Vincento en la Malgrandaj Antiloj.

Ĝia dieto konsistas ĉefe el fruktoj, nuksoj, floroj kaj semoj.

La ino kutime demetas unu ĝis du ovojn.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Species factsheet: Amazona guildingii. BirdLife International (2008). Alirita 27a de Aŭgusto 2008 .

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]