Sankteco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sankteco. El la multaj signifoj kaj funkcioj kaj statoj, kiujn rilatas tiu vorto, ĉi tie ĝi estas konsiderata sub la nocio de karakterizo propra de la Kristana Eklezio. La nicea-konstantinopola kredo entenas tiun esprimon kiel esencan staton de la Eklezio fondita de Jesuo Kristo. Tiu kredo estas konfesata kaj liturgie proklamata de ĉiuj kristanaj eklezioj. En la sama kredo, kun ĝi estis ankaŭ proklamita la unueco, la katolikeco kaj la apostoleco de la Eklezio.

La vorto kaj koncepto troviĝas jam en la Sanktaj Skriboj aplikataj al la Eklezio, krom al homoj, kaj al ĝi konstante aplikita ĉiutempe.

Kutime la karakterizo de sankteco estas tiel interpretata: ne signifas ke ĉiuj ĝiaj membroj estas sanktaj, laŭ la aktuala senco de la vorto, sed ke Eklezio ludas sanktigantan rolon, kiu konsistas en instigado, favorado kaj altirado al la sankteco, aparte per la sakramentoj kaj karitato. Veras ke laŭ jarcentoj estis rigorismoj, kiel tiu de Tertuliano en la dua/tria jarcentoj kaj Donatismo en Nordafriko, kiu volis ke nur “sanktaj” membroj estus rekonataj kiel kristanoj. La ekleziaj aŭtoritatuloj kaj regantoj rifuzis tiun teorion: fakte, kiu povus sin senti "perfekta" kaj do “digna” membriĝi al la Eklezio? La Eklezio akceptas la bonavolajn animojn imitante sian Majstron kiu asertis ke mem ne venis por alvoki la justulojn sed la pekulojn (Mt 9,13).

Komplementa signifo de la eklezia sankteco kŭsas en la fakto ke en la Eklezio vivas la fonto mem de la sankteco, Jesuo Kristo kaj diversaj sanktuloj kaj diversaj pardopentantoj kaj diversaj pekuloj alvokitaj al pento.

Ne pertubas tiun karakterizon la fakto, ke laŭ jarcentoj, kaj nun, kristanoj malhonoras la sanktecon: estas tradicio, esenca en la Eklezio, la pardonpeto ĉiuokaze de liturgiaĵoj pro la fakto ke de ĉiam la Eklezio scias ke ĉiuj siaj membroj (ankaŭ la regantoj) inklinas al la peko. Oni memoru, ke la papo Johano Paŭlo la 2-a publike pardonpetis pro la pekoj kontraŭ la homaj rajtoj plenumitaj de kristanoj perfidantaj la instruojn de Kristo: li pardonpetis ĝuste pro tio ke tiuj pekoj kontraŭis la esencan sanktecon de la Eklezio.

Fina kaŭzo de de tiu karakterizo troviĝas en la fakto ke ĉiam en la Eklezio vivas sanktaj homoj tute dediĉitaj al Dio kaj al homoj.

Ankaŭ la konfesioj nekatolikaj rekonas tiun eklezian karakterizon, kvankam, foje, ĉe kelkaj el ili, ĝi ne estas konsiderata aŭ proklamata en apartaj memtroj (opiniante ke la kulto al la sanktuloj malpliigas la nuklecon de Kristo), kiel male okazas en katolikismo kaj ortodoksismo.

Vidu ankaŭ