Sanktejo Ŝimogamo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sanktejo Shimogamo

Sanktejo Ŝimogamo (下鴨神社 [ŝimogamo-ĝinĝa]) estas grava ŝintoa sanktejo sur la bordoj de la riveroj Kamo kaj Takano en norda parto de Kioto. Oni diras ke la sanktejo unue estis fondita en -90, 1-a jarcento a.K.. Ĝia formala nomo estas Sanktejo Kamo-mioja (賀茂御祖神社). Ĝi estas unu el la plej malnovaj ŝintoaj sanktejoj en Japanio kaj unu el la 17-aj Historiaj Monumentoj de Antikva Kioto kiu elektiĝis de Unesko kiel Monda Heredaĵo. La Kamo Sanktejo en Japanio estas ĝenerala referenco al Ŝimogamo Sanktejo kaj Kamigamo Sanktejo estas tradicie ligata al Kamo-sanktejoj de Kioto. La sanktejoj de Kamo funkcias por protekti Kioton de malbonaj influoj. La Sankteja nomo identigas la Kamo familio de kami aŭ diaĵoj kiuj estas venerablaj. Sanktejo Ŝimogamo estas dediĉita al la respektego de Tamajori-hime (玉依姫, Spirito-invitanta fraŭlino) kaj ŝia patro, Kamo Takecunomi (賀茂建角身).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Sanktejo Kamigamo

Bildaro[redakti | redakti fonton]