Sankuru

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sankuru
provinco de Demokratia Respubliko Kongo [+]

LandoDemokratia Respubliko Kongo

ĈefurboLusambo
- koordinatoj3° S, 24° O (mapo)-3.357523.59666667Koordinatoj: 3° S, 24° O (mapo)
Areo105 000 km² (10 500 000 ha) [+]

Loĝantaro1 374 239 (stato: takso de 2005)
Denseco20,1 loĝ./km² [+] [+]

ISO 3166-2CD-SA

Sankuru (Tero)
Sankuru (Tero)

Sankuru (Demokratia Respubliko Kongo)
Sankuru (Demokratia Respubliko Kongo)
DEC
Sankuru
Sankuru

Map
Sankuru
Vikimedia Komunejo:  Sankuru, Democratic Republic of the Congo [+]
vdr

Sankuru estas unu el la novaj dudek ses provincoj de Demokratia Respubliko Kongo kreitaj en 2015, en la centra parto de la lando. Laŭ oficiala takso el la jaro 2005 ĝi havis 1 374 239 loĝantojn. Konsiderante ke la provinca areo estas 105 000 kvadrataj kilometroj, el tio rezultas loĝdenso de po 13 homoj por kvadrata kilometro. Administra centro estas la urbo Lusambo.

La provincoj Orienta Kasajo, Lomami kaj Sankuru estis rezulto de la disigo de la iama Provinco Kasaï-Oriental.[1]

La provinco ekhavas sian nomon laŭ la rivero Sankuru. Geografiaj elementoj estas la riveroj Sankuru, Lomami, Lubefu kaj Lukenie. Estas tipe tri naturaj medioj en la provinco: nome arbaroj, savanoj kaj arbustoj. Estas nombraj montoj, valoj kaj rimarkindaj naturaj baroj. Tiu provinco havas riĉan faŭnon, kiel leonoj, zebroj, antilopoj, tragelafoj, hipopotamoj, variaj specioj de tropikaj serpentoj, krokodiloj, testudoj, variaj specioj de simioj, fiŝoj, birdoj kaj ĉimpanzoj. Sankuru havas tre riĉan biodiversecon.

Ĉefministro Patrice Lumumba kaj muzikisto Papa Wemba devenis el tiu regiono.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "RDC: le Kasaï-Oriental éclate en trois nouvelles provinces". Radio Okapi. 16a de Julio 2015. Arkivita el la originalo la 18an de Julio 2015. Alirita la 21an de Januaro 2021.