Sanmarineca Universitata Sesio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

SUS (Sanmarineca Universitata Sesio) estas scienca konferenco, dum kiu AIS San-Marino okazigas kursojn kaj ekzamenojn por akiro de akademia grado. Ĝi daŭras kutime unu semajnon kaj ofte okazas ĉirkaŭ la novjara festo de San-Marino je la 3-a de septembro.

SUS-oj estas la plej altrangaj inter la studadsesioj de AIS. ili havas sian nomon de la regno San-Marino, la unua, kiu donis al AIS la rajton doni akademiajn gradojn. Intertempe AIS okazigis pli ol 20 SUS-ojn en jenaj landoj:

SUS 28 okazis en aŭgusto 2005 en Karlovo (Bulgario), SUS 29 en aŭgusto/septembro 2006 en Komárno (Slovakio) kaj SUS 30 en la respubliko San Marino kaj en Rimini (Italio) en septembro 2007. En aŭgusto/septembro 2008 okazis prova SUS en Banja Luka (Bosnio kaj Hercegovino).

Ĉiuj studfinaj ekzamenoj dum SUS okazas en Esperanto. La ekzamena komitato konsistas el ses docentoj, inter kiuj devas esti reprezentataj tri lingvoregionoj kaj almenaŭ unu alia sekcio ol tiu de la ekzamena fako. Dum la ekzameno la studento prelegas pri sia disertaĵo aŭ scienca verko kaj poste defendas ĝin en diskuto. La gradoj akireblaj estas tiuj de bakalaŭro, magistro, doktoro kaj habilitdoktoro (instruanta doktoro). Ili havas la latinajn nomojn baccalaureata/baccalaureatus, magistra/magister, doctor kaj doctor habilitatus kaj estas mallongigataj kiel Bac., Mag., Dr. kaj Dr. habil.

Dum ĉiu SUS okazas ankaŭ "Forumo pri Akademiaj Rekomendoj", kiu publike diskutas aktualan temon gravan ĝenerale aŭ por AIS. Enkonduke al la konferenco okazas kursoj pri Esperanto por helpi partoprenantojn, kiuj ankoraŭ ne flue uzas tiun lingvon. Kutime okazas ankaŭ enkondukaj kursoj pri la loka(j) lingvo(j).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]