Sanssouci

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sanssouci
palaco [+]

LandoGermanio
Federacia landoBrandenburgio

SituoPotsdam
- alteco40 m ü. NHN [+]
- koordinatoj52° 24′ 12″ N, 13° 2′ 19″ O (mapo)52.40325713.038626Koordinatoj: 52° 24′ 12″ N, 13° 2′ 19″ O (mapo)
Areo2,9 km² (290 ha) [+]

ArkitektoGeorg Wenzeslaus von Knobelsdorff

Ekkonstruo1745
Finkonstruo1747

Sanssouci (Brandenburgio)
Sanssouci (Brandenburgio)
DEC
Lokigo de Brandenburgio en Germanio
Map
Sanssouci

Vikimedia Komunejo:  Schloss Sanssouci [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
La fama surskribaĵo

Sanssouci (pron.: sansusi) estas iama prusa reĝa plezurkastela komplekso en Potsdam, 40 km okcidente de Berlin, en la germana federacia lando Brandenburgio.

La bazŝtonojn de la kastelo kaj la parko demetis en 1744 la prusa reĝo Frederiko la 2-a. Laŭ skizoj de la reĝo mem, la planojn faris Georg Wenzeslaus von Knobeldorff ekde 1745. Kompare al la samtempaj eŭropaj kortegoj, la modesta malfru-baroka aŭ rokoka palaco estas konsiderata kiel ĉefverkode Kobelsdorff kaj estis konstruita dum 2 jaroj. Oni nomas la rezidejon ankaŭ la „prusa Versailles" kaj UNESCO en 1990 deklaris ĝin kaj la apartenantan parkon al monda kultura heredaĵo.

La palaco estas unuetaĝa, longante 97 metrojn kaj larĝante 15,4 metrojn, sur la fasado estas legebla la fama surskribaĵo: Sans, souci - senzorge. La reĝo ŝatis la artojn kaj deziris retiriĝi tien, postalante la problemojn, la ŝtataferojn, evitante la publikon. Pro tio ricevis la rezidejo tiun nomon. En pacaj tempoj, li plenumis la tutan someron tie, sed la kastelo estis tiutempe pli malgranda; la flankajn flugilojn konstruigis Frederiko Vilhelmo la 4-a duonjarcenton poste.

la suda, parka flanko kun reprezenta ŝtuparo

La ekipaĵo, meblaro ne ŝanĝiĝis multe ekde la regado de Granda Frederiko. La samtempaj vizitantoj alvenis el la enireja halo al la ovala marmora halo. Maldekstre de tio estis la reĝa apartemento, kiu konsistis nur el kvar ejoj. La unu estis la bonvenigejo, poste la koncerta halo, laboreja kaj dorma ĉambro kaj la biblioteko, kien retiriĝis por horoj la filozofema Frideriko la Granda. La labor- kaj dormoĉambro estas en klasikisma stilo, la koncerta halo en rokoko. Dekstre de la marmora halo troviĝas gastoĉambroj. La kvin gastoĉambroj havis kaŝpordojn kondukante al loĝejoj de la servistoj. La lasta gastroĉambro estis dediĉata je memoro de Voltaire, kiu alvenis je peto de la reĝo.

La ĝardenon antaŭ la pinakoteko dividas disde la parko kaj la Neptungroto marmora balustrado. La ĝardeno laŭgrade etendiĝis kaj oni konstruis tie plurajn konstruaĵojn; Paco-preĝejo kaj Marly-ĝardeno, ĉia tedomo, romia banejo, preĝejo de la amikeco, kaj maŭzoleo, Charlottenhof, romia vilao kaj la Orangerie konstruita laŭ planoj de Stüler kaj longante 298 metrojn. En kontraŭa fino de la parko konstruis oni en 1763-70 la. t.n. Nova palaco, longante 213 metrojn.