Santa Catarina Mechoacán

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Santa Catarina Mechoacán
municipo de Meksiko
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Meksiko
Ŝtato Oaxaca
Regiono Costa
Demografio
Loĝantaro 4 409
Geografio
Koordinatoj 16°20′N 97°50′U  /  16.333°N, 97.833°U / 16.333; -97.833 (Santa Catarina Mechoacán) (mapo)
Alto 280 m
Areo 61,24 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC -6
Situo de Santa Catarina Mechoacán en Meksiko (Meksiko)
Situo de Santa Catarina Mechoacán en Meksiko (Meksiko)
DMS
Situo de Santa Catarina Mechoacán en Meksiko
Situo de Santa Catarina Mechoacán en Meksiko
Situo de Santa Catarina Mechoacán en Meksiko

Map

vdr

Santa Catarina Mechoacán estas unu el la 570 komunumoj de la meksika subŝtato Oaxaca. La ĉefurbo de la komunumo same nomiĝas Santa Catarina Mechoacán. La ŝlosilnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 20 367.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Santa Catarina Mechoacán apartenas al la distrikto Jamiltepec al kiuj apartenas entute 24 komunumoj. Ĝi situas en la regiono Costa, kiu apartenas al la sudokcidenta parto de la subŝtato Oaxaca. Jam la nomo en la hispana (costa = marbordo) diras ke tiu regiono estas relative proksime al la marbordo. Ĉiuj distriktoj de tiu regiono limas al la pacifiko. La komunumo havis en 2005 (lasta popolnombrado de la INEGI) 4409 loĝantojn. El tiuj estis 2181 viroj kaj 2228 virinoj. La komunumo havas surfacon de 61,24 kvadratkilometroj. La meza alteco estas 280 metroj super la marnivelo.

Situo de la koncerna distrikto kaj regiono interne de la subŝtato Oaxaca.

Sociogeografio[redakti | redakti fonton]

En la jaro 2000 (laŭ INEGI) en la komunumo vivis 3556 indiĝenoj. El tiuj 3033 aĝis pli ol 5 jaroj. Entute 3033 personoj estis dulingvaj (hispana kaj indiĝena lingvoj).

Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.