Santa Coloma de Gramenet

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Santa Coloma de Gramenet (aŭ Gramenet del Besòs) estas urbo en proksimo de Barcelono en Katalunio, Hispanio, kaj apartenas al metropola regiono de Barcelona. La urbo havas 118.129 loĝantojn (2005) kaj surfacon de 6,57 km².

Santa Coloma de Gramenet situas norde de Barcelono (de kiu dividas ĝin la rivero Besòs) kaj liams al la urboj Badalona, Sant Adrià de Besòs kaj Montcada i Reixac. En la ekonomia vivo de la urbo dominas la servoj (terciara sektoro) kun 78,12%.

La loko estas loĝata jam ekde 3500 a.K., ĝia nomo venas de Sankta Coloma, ekzekutita en 274 fare de la romianoj en Gaŭlio. En la frua mezepoko ekzistis tie kirko, kiun detruis la araboj en 985. La posta kirko estis konstruita en 1019.

La urbo estas ligita al Barcelono per tri pontoj kaj per la metro-linio 1 de Barcelono.

La urbo akiris mondan konatecon en novembro de 2008, ĉar oni muntis sunpanelojn sur kriptoj en la loka tombejo.