Santa Cruz del Valle Urbión

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Santa Cruz del Valle Urbión
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09268
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 101  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 18′ N, 3° 13′ U (mapo)42.302777777778-3.2216666666667Koordinatoj: 42° 18′ N, 3° 13′ U (mapo) [+]
Alto 961 m [+]
Areo 34 km² (3 400 ha) [+]
Santa Cruz del Valle Urbión (Provinco Burgoso)
Santa Cruz del Valle Urbión (Provinco Burgoso)
DEC
Santa Cruz del Valle Urbión
Santa Cruz del Valle Urbión
Situo de Santa Cruz del Valle Urbión
Santa Cruz del Valle Urbión (Hispanio)
Santa Cruz del Valle Urbión (Hispanio)
DEC
Santa Cruz del Valle Urbión
Santa Cruz del Valle Urbión
Situo de Santa Cruz del Valle Urbión

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Santa Cruz del Valle Urbión [+]
vdr

Santa Cruz del Valle Urbión [santaKRUZ delbalje urBJON] estas loĝloko kaj municipo en la oriento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Montes de Oca. La loknomo Santa Cruz del Valle Urbión estas komprenebla kiel Sankta Kruco de la Valo Urbión.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Mapo de la komarkoj de Burgoso. Montes de Oca, oriente kaj flavecbruna.
Preĝejo.
Ermitejo.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 33,92 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 101 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono.

Ĝi distas 44 km de Burgoso, provinca ĉefurbo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento. Frua mencio estis de 1146, en la foruo havigita al Cerezo de Río Tirón. Inter 134 domaroj menciitaj kiel apartenantaj al la alfoz de Cerezo, aperas Sancta Crux del Valle kun Halariza kaj Valmala.

Santa Cruz del Valle Urbión formis parton de la Concejo de Santa Cruz, Soto y Garganchón en la partido de Santo Domingo de la Calzada,​ kun jurisdikcio de senjorlando plenumita de la grafo de Erbauz kiu nomumis urbestron.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo de Sankta Petro kaj la ermitejo de San Millán.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]