Santa Elena (Ĥaeno)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Santa Elena
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 23213
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 866  (2023) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 21′ N, 3° 32′ U (mapo)38.3434081-3.5396259Koordinatoj: 38° 21′ N, 3° 32′ U (mapo) [+]
Alto 742 m [+]
Areo 144 km² (14 400 ha) [+]
Santa Elena (Provinco Ĥaeno)
Santa Elena (Provinco Ĥaeno)
DEC
Santa Elena
Santa Elena
Situo de Santa Elena
Santa Elena (Hispanio)
Santa Elena (Hispanio)
DEC
Santa Elena
Santa Elena
Situo de Santa Elena

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Santa Elena (Jaén) [+]
vdr
Santa Elena en la provinco.

Santa Elena estas hispana municipo kaj urbo apartenanta al la Provinco Ĥaeno, en la regiono Andaluzio. Ĝi estas je 742 m de altitudo kaj je 78 km norde de provinca ĉefurbo. Ĝi apartenas al la komarko Sierra Morena, konata ankaŭ kiel Comarca Histórica de las Nuevas Poblaciones de Sierra Morena, kaj Olavidia.

Estas 888 loĝantoj (laŭ INE en 2019), en municipa teritorio de 144 km².

Geografio[redakti | redakti fonton]

Santa Elena estas norde de la Provinco Ĥaeno, limas kun la provinco Ciudad Real. La norda parto de la municipa teritorio estas ene de la Natura Parko de Despeñaperros, kaj ĝia loko faras ĝin la plej grava pasejo en la komunikiloj inter Andaluzio kaj la Centra Altebenaĵo, pro kio ĝi ricevas la kromnomon Puerta de Andalucía (Pordo de A.).

Tra ĝia teritorio fluas la riveroj Despeñaperros kaj Campana.

Historio[redakti | redakti fonton]

La zono estis loĝata delonge. Restis prahistoriaj rokpentraĵoj kaj grava sanktejo de iberoj, nome Collado de los Jardines aŭ Cueva de los Muñecos. Tiu loko estis poste uzita de romianoj. En la municipa teritorio estas Muzeo de la Batalo de las Navas de Tolosa.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Male al la cetero de la provinco, la ekonomio de tiu municipo nek estas centrata en la agrikulturo nek en la unukultivo de la olivarbo, ĉar apenaŭ 1% de ĝiaj teroj estas dediĉataj al kultivo. La plej parto de la municipa teritorio estas makiso, kie hegemonias la agado de arbaro kaj brutobredado, speciale de bovoj.

Pro la intensa trafiko de la zono, pro la trapasado de la Aŭtovojo de Andaluzio, la gastigado kaj la disvolvigo de la turismo pliiĝis ĝis akiri ioman gravon en la ekonomio de la zono.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]