Santa Eulalia de Gállego

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Santa Eulalia de Gállego
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 22806
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 94  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 17′ N, 0° 46′ U (mapo)42.286111111111-0.76111111111112Koordinatoj: 42° 17′ N, 0° 46′ U (mapo) [+]
Alto 508 m [+]
Areo 29,576658 km² ( 295 7.6 658 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Santa Eulalia de Gállego (Provinco Zaragozo)
Santa Eulalia de Gállego (Provinco Zaragozo)
DEC
Santa Eulalia de Gállego
Santa Eulalia de Gállego
Situo de Santa Eulalia de Gállego
Santa Eulalia de Gállego (Hispanio)
Santa Eulalia de Gállego (Hispanio)
DEC
Santa Eulalia de Gállego
Santa Eulalia de Gállego
Situo de Santa Eulalia de Gállego

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Santa Eulalia de Gállego [+]
vdr

Santa Eulalia de Gállego [santaeŭLAlja deGAljego] (en aragona Santolaria de Galligo​) estas municipo de Hispanio, en la plej okcidenta parto de la komarko Hoya de Huesca (ĉefe de la Provinco Huesca) sed apartenanta al la plej nordorienta parto de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono). La municipo enhavas ankaŭ la loĝlokon Sierra Estronad.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas en la plej okcidenta parto de la komarko Hoya de Huesca, sud de tiu de Murillo de Gállego. La loĝloko mem sur la maldekstra bordo de la rivero Gállego (505 msm) estas komunikata laŭ la ŝoseo A-1202 kun Ayerbe oriente kaj pli fora Biel nordokcidente. Proksima Murillo de Gállego estas alirebla nur tra Ayerbe.

Limoj[redakti | redakti fonton]

Panoramo.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la Mezepoko estis setlejoj de monaĥoj devenaj de la komarko Cinco Villas. Antaŭe estis ĉasejo.

"Pontaz" estas restaĵoj de piliero en la centro de la rivero indikas strukturon de nefinita ponto aŭ bazo por ligna trapasejo. La formo de "Molinaz", iama farunfabriko, montras ian tipon de defendejo por paspagejo.

Kiel loĝloko estis dokumentata aparteno al Murillo de Gállego ĝis sia sependiĝo en la 19-a jarcento. Ĝi atingis maksimuman loĝantaron komence de la 20- jarcento (900 loĝantoj). De tiu epoko estas la lernejoj en kiu lernis 80 infanoj kaj 80 infaninoj. Poste la rura elmigrado malaltigis la loĝadon ĝis nunaj 102 loĝantoj (2022), kiam okazas nur somera reveno de emerituloj kaj junuloj cele al projektoj de loka disvolvigo.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo kaj brutobredado al turismaj servoj. La restanta agrikulturo estas tre teknika kaj mekanizita. La devennomo de lokaj vinoj "Ribera del Gállego - Cinco Villas" helpis la kreadon de vinproduktejo kaj la organizadon de vinfoiro en la municipo.

Du ruraj domoj kaj unu hotelo formas la turisman proponon ĉefe cele al entreprenoj de riskaj akvosportoj en la rivero Gállego, kiuj uzas la strandojn de Santa Eulalia ĉe la rivero Gállego kiel en- kaj el-kanuado de grupa aktiveco.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Demografia evoluo
1900 1910 1930 1940 1950 1960 1970 1981 1986 1992 1999 2004
902 889 760 614 493 282 207 151 136 134 130 134

Monumentoj[redakti | redakti fonton]

Religiaj monumentoj[redakti | redakti fonton]

  • Ermitejo de Sankta Johano de Barto
  • Ermitejo de Sankta Petro Martira
  • Ermitejo de Sankta Kiteria (en la foto de la tabelo)
  • Preĝejo de Sankta Eŭlalia/Olaria

Civilaj monumentoj[redakti | redakti fonton]

  • Polmoludejo de la Placo
  • Lavejo de la ravino
  • Fonto d'o lugar
  • Fonto Andrea
  • Fera ponto super la rivero Gállego
  • Casa Arbués (domego)
  • Pozo i Chelo, neĝujo

Kulturo[redakti | redakti fonton]

En la loĝloko (ĉefe ĉe la maljunuloj) pluas la uzado de la aragona lingvo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]