Santa Fe (Bogoto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Santa Fe
loĝloko • administra teritoria unuo
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Geografio
Geografia situo 4° 37′ N, 74° 5′ U (mapo)4.61388889-74.07861111Koordinatoj: 4° 37′ N, 74° 5′ U (mapo) [+]
Alto 2 617 m [+]
Areo 45,17 km² (4 517 ha) [+]
Santa Fe (Kolombio)
Santa Fe (Kolombio)
DEC
Santa Fe
Santa Fe
Situo de Santa Fe

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Santa Fe (Bogotá) [+]
vdr

Santa Fe (Sankta Fido) estas la localidad numero tria de la Ĉefurba Distrikto Bogoto, Kolombio. Ĝi formas la tradician centron de la urbo, kune kun La Candelaria, localidad kiu estas enklava en ĝia teritorio, separita en 1991. La localidad Santa Fe derivigis sian nomon de la iama nomo de la ĉefurbo. Granda parto de la Bogoto kaj kolonia kaj de komenco de la 20-a jarcento troviĝas en tiu localidad. Santa Fe inkludas la zonon de la registaraj kaj korporaciaj konstruaĵoj de la Sepa carrera kaj de la Internacia Centro, la bankan sektoron de la avenuo Jiménez, same kiel la tradician komercan kvartalon San Victorino, kiu estas unu el la aksoj de la komerco bogota jam ekde la kolonia epoko. La localidad havas ruran parton korespondan al la Orientaj Montoj Monserrate kaj Guadalupe. Krome la sektoro havas ankaŭ kelkajn el la ĉefaj universitatoj de la lando.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Placo de San Victorino.

La ekonomio de tiu areo estas de komerca karaktero majoritate, kvankam estas ankaŭ kelkaj malgrandaj fabrikoj kaj industrioj. Tamen la ĉefa enspezofonto estas la servoj inter kiuj elstaras la financa, distra, gastigado kaj turismo.

Estas zonoj de institucia uzado, same kiel taknikaj institutoj kaj universitatoj kiel la Universidad de los Andes, la Jorge Tadeo Lozano, la Universidad Central, la Universidad Incca de Colombia, la Colegio Mayor de Nuestra Señora del Rosario, la Universidad Autónoma, la Universidad Colegio Mayor de Cundinamarca kaj la Fakultatoj de Medikonservado kaj Naturaj Resursoj kaj de Homaj Sciencoj (La Macarena) de la Universidad Distrital Francisco José de Caldas.

Kvartaloj[redakti | redakti fonton]

Strato en la kvartalo Las Cruces (La krucoj).

La localidad Santa Fe estas dividita en kvin UPZ (Unidades de Planeamiento Zonal). Siavice, tiuj unuoj estas dividitaj en kvartaloj (kelkaj UPZ kunhavas kvartalojn):[1]​ Same, estas ankaŭ ruraj areoj veredas Monserrate, Guadalupe kaj El Verjón, kiuj estas zonoj sen urbanizado kiuj okupas la plej parton de la teritorio de la localidad.

  • La UPZ Sagrado Corazón estas la numero 91a. Ĝi troviĝas en la nordokcidenta pinto de la localidad, limas norde kun la localidad Chapinero el kiu separas ĝin la rivero Arzobispo; nordoriente ĝi markas la urban bordon, kaj el la strato 33A ĝi sekvas la carrera Quinta; sude ĝi limas kun la Avenida Jorge Eliécer Gaitán aŭ strato Veintiséis, kaj okcidente kun la localidad Teusaquillo, el kiu separas ĝin la Avenida Caracas. Ĝi havas 126,66 ha kaj 4.595 loĝantojn.[2] Ĝiaj kvartaloj estas La Merced, Parque Central Bavaria, Sagrado Corazón, San Diego, Samper kaj San Martín.
  • La UPZ La Macarena estas la numero 92a. Ĝi troviĝas en la nordokcidenta zono de la localidad. Ĝi havas areon de 55,84 ha kaj 14.479 loĝantojn.[2]​​ Ĝiaj kvartaloj estas Bosque Izquierdo, Germania, La Macarena, La Paz Centro kaj La Perseverancia.
  • La UPZ Las Nieves estas la numero 93a. Ĝi troviĝas en la okcidenta zono de la localidad. Ĝi havas areon de 172,41 ha kaj 13.783 loĝantojn.[2] Ĝiaj kvartaloj estas La Alameda, La Capuchina, Veracruz, Las Nieves kaj Santa Inés.
  • La UPZ Las Cruces estas la numero 94a. Ĝi troviĝas en la sudokcidenta zono de la localidad. Ĝi havas areon de 98,48 ha kaj 24.628 loĝantojn.[2]​ Ĝiaj kvartaloj estas Las Cruces kaj San Bernardo.
  • La UPZ Lourdes estas la numero 96a. Ĝi troviĝas en la nordokcidenta zono de la localidad. Ĝi havas areon de 231,63 ha kaj 59.166 loĝantojn.[2]​ Ĝiaj kvartaloj estas Atanasio Girardot, Cartagena, Egipto, Egipto Alto, El Balcón, El Consuelo, El Dorado, El Guavio, El Mirador, El Rocío, El Triunfo, Fabrica de Loza, Gran Colombia, La Peña, Los Laches, Lourdes, Ramírez, San Dionisio, Santa Rosa de Lima kaj Vitelma.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Unidades de planeamiento zonal (upz) Metrocuadrado.com. [1] Alirita la 1an de Februaro 2018.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 ​Redbogota.com. «Localidad 3. Santafé - Unidades de Planeamiento Zonal (UPZ)». redbogota.com. Arkivita el la originalo la 11an de januaro 2010. [2] Konsultita la 1an de Februaro 2018.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Diversaj aŭtoroj, eldonisto Fabio Puyo Vasco, Historia de Bogotá 3 tomos: Tomo I - Conquista y Colonia, Tomo II - Siglo XIX, Tomo III - Siglo XX, Bogotá, 2007. ISBN 978-958-8293-31-8.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]