Provinco Santa Fe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Santa Fe (Argentino))
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Provinco Santa Fe en Argentino

La Provinco Santa Fe (Sankta Fido) estas provinco de Argentino, situanta en centroriento de la lando. Najbaraj provincoj estas el norde laŭ horloĝa movo Ĉako (dividita de la 28a paralelo suda), Corrientes, Entre Ríos, Bonaero, Kordobo, kaj Santiago del Estero. kune kun Kordobo kaj Entre Ríos, la provinco estas parto de la ekonomi-politika asocio konata kiel Centra Regiono.

Plej gravaj urboj de Santa Fe estas Rosario (populacio 908,000), la ĉefurbo Santa Fe (369,000), Rafaela (83,000), Villa Gobernador Gálvez (74,000), Venado Tuerto (69,000), Reconquista (66,000), kaj Santo Tomé (58,000).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]