Santa María de los Ángeles

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Santa María de los Ángeles
municipo de Meksiko

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Meksiko
Ŝtato Jalisco
Regiono Norte
Poŝtkodo 46240−46259
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 3 687
Loĝdenso 13 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 22°10′N 103°13′U  /  22.167°N, 103.217°U / 22.167; -103.217 (Santa María de los Ángeles) (mapo)
Alto 1 700 m
Areo 284,94 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC -6
Situo de Santa María de los Ángeles en Meksiko (Meksiko)
Situo de Santa María de los Ángeles en Meksiko (Meksiko)
DMS
Situo de Santa María de los Ángeles en Meksiko
Situo de Santa María de los Ángeles en Meksiko
Situo de Santa María de los Ángeles en Meksiko

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Santa María de los Ángeles Municipality [+]
vdr

Santa María de los Ángeles estas unu el la 126 komunumoj de la meksika subŝtato Jalisco. La ĉefurbo de la komunumo estas Santa María de los Ángeles. La ŝlosilnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 14 081.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Santa María de los Ángeles apartenas al la regiono Norte kiu situas en la nordo de la subŝtato Jalisco (tiu regiono preskaŭ ne havas ligojn kun la aliaj regionoj; ĝi situas tre insule). Al tiu regiono apartenas 10 komunumoj. La komunumo havis en 2005 (lasta popolnombrado de la INEGI) 3687 loĝantojn. El tiuj estis 1696 viroj kaj 1991 virinoj. La komunumo havas surfacon de 284,94 km². La meza alteco estas 1700 metroj super la marnivelo. La meza jara temperaturo estas 19,2 C. En la komunumo estas 611,6 mm da precipitaĵo jare.

Situo de la koncerna regiono en la subŝtato Jalisco.

Sociogeografio[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1995 (laŭ INEGI) en la komunumo vivis 1278 viroj pli aĝaj ol 15 jaroj. El tiuj 1156 scipovis legi kaj skribi kaj 119 viroj estis analfabetoj. Do 9.31 % de la viroj estis analfabetoj. En la sama jaro en la komunumo vivis 1513 virinoj pli aĝaj ol 15 jaroj. El tiuj 1338 sciis legi kaj skribi kaj 169 virinoj estis analfabetoj. Do 11,17 % de la virinoj estis analfabetoj. En 1995 en Santa María de los Ángeles vivis 3732 personoj kiuj aĝis pli ol 5 jaroj. El tiuj estis 3 indiĝenoj. Tio signifas ke 0,08 % de la loĝantaro en la koncerna jaro estis indiĝenoj.

Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]