Camarzana de Tera

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Santa Marta de Tera)
Camarzana de Tera
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 49332
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 736  (2023) [+]
Loĝdenso 15 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 0′ N, 6° 2′ U (mapo)41.9946409-6.0264373Koordinatoj: 42° 0′ N, 6° 2′ U (mapo) [+]
Alto 734 m [+]
Areo 47,62 km² (4 762 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Camarzana de Tera (Provinco Zamoro)
Camarzana de Tera (Provinco Zamoro)
DEC
Camarzana de Tera
Camarzana de Tera
Situo de Camarzana de Tera
Camarzana de Tera (Hispanio)
Camarzana de Tera (Hispanio)
DEC
Camarzana de Tera
Camarzana de Tera
Situo de Camarzana de Tera

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Camarzana de Tera [+]
vdr

Camarzana de Tera [kamarZAna deTEra] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Benavente y Los Valles, en la nordo de la provinco, sude de la Provinco Leono.

Preĝejo.

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Cabañas de Tera, Camarzana de Tera, San Juanico el Nuevo kaj Santa Marta de Tera, okupas totalan areon de 47,62 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 767 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 600 loĝantojn el la 1980-aj jaroj pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 75 km de Zamoro, provinca ĉefurbo. Ĝi limas kun San Pedro de Ceque, Brime de Sog, Santibáñez de Vidriales, Granucillo, Vega de Tera, Santibáñez de Tera, Melgar de Tera kaj Santa Croya de Tera.

Estas atestantoj de prahistoria loĝado kaj de romia epoko (mozaikoj); en Mezepoko okazis reloĝado kaj ekzistis monaĥejo kun kopiejo. Agrikulturo (produktado de vino) kaj brutobredado estas la tradiciaj enspezofontoj. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]