Santa María de Huerta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Santa María de Huerta
municipality of Aragon

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 42260
Demografio
Loĝantaro 246  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 16′ N, 2° 11′ U (mapo)41.264722222222-2.1758333333333Koordinatoj: 41° 16′ N, 2° 11′ U (mapo) [+]
Alto 762 m [+]
Areo 49,15 km² (4 915 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Santa María de Huerta (Provinco Sorio)
Santa María de Huerta (Provinco Sorio)
DEC
Santa María de Huerta
Santa María de Huerta
Situo de Santa María de Huerta
Santa María de Huerta (Hispanio)
Santa María de Huerta (Hispanio)
DEC
Santa María de Huerta
Santa María de Huerta
Situo de Santa María de Huerta

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Santa María de Huerta [+]
vdr

Santa María de Huerta [santamaRJA deŬERta] estas municipo de Hispanio, en la regiono Kastilio kaj Leono, sudoriente de la provinco Sorio kaj en la komarko Tierra de Medinaceli en la plej sudoriento de la provinco, nome en la subkomarko Campo de Gómara. La loknomo Santa María de Huerta estas etimologie komprenebla kiel Sankta Maria de Fruktoĝardeno.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Tierra de Medinaceli en la sudoriento de la provinco Sorio.
Loko de Santa María de Huerta en la provinco Sorio.
Prahistoriaj ruinoj.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 49,15 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 265 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis preskaŭ 1 060 loĝantojn el la 1940-aj jaroj.

Ĝi distas 88 km de Sorio, provinca ĉefurbo. Ĝi limas kun Almaluez, Monteagudo de las Vicarías, Monreal de Ariza, Arcos de Jalón, Torrehermosa kaj Alconchel de Ariza.

En ĝia teritorio inklude en la Reto Natura 2000 estas la Loko de Komunuma Intereso konata kiel Sabinares del Jalón, okupanta 1 429 hektarojn, nome 29 % de la teritorio kaj la Birdoprotekta Areo ZEPA konata kiel Monteagudo de las Vicarías, okupanta 626 hektarojn, nome 13 % de la teritorio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estas restaĵoj de keltiberoj (Ferepoko).

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 10-a jarcento. La kastelo de Belimbre estas atestilo pro strategia gravo de la areo. La Monaĥejo de Santa María de Huerta estis konstruita inter la 12-a kaj 16-a jarcentoj.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), forstado, manĝoproduktado kaj transmigra brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la moderna brika preĝejo, tradicia arkitekturo, la kastelo de Belimbre, la Monaĥejo de Santa María de Huerta, prahistoriaj arkeologiaj kuŝejoj, Dom-Palaco de la Markizino de Villa Huerta ktp.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]