Rozalia de Palermo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Santa Rosalia)
Sankta
Rozalia de Palermo
Sankta Rozalia, videblas dekstre, antaŭ Sankta Maria sur pentraĵo de Antoon van Dyck
Sankta Rozalia, videblas dekstre, antaŭ Sankta Maria sur pentraĵo de Antoon van Dyck
Persona informo
Naskiĝo 1130
en Palermo
Morto 1166
en Palermo
Religio katolika eklezio vd
Profesio
Okupo ermito vd
Sanktulino
Festotago 15-a de julio, 4-a de septembro
Patroneco Palermo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sankta Rozalia estas itala sanktulino, virgulino de Romkatolika Eklezio. Ŝi estas patrono de Palermo (ankaŭ en komunumoj en Venezuelo).

Ŝi naskiĝis en Palermo en 1130, kaj mortis en 1166 apud Palermo en Monto Pellegrino.

Ŝi devenis el grafa familio. Baldaŭe ŝi apartenis al kortumo. Ŝi ricevis monton Pellegrino, kie ŝi pentofaris en kaverno. Rozalia aĝis 16, kiam okazis pesto en Palermo kaj ŝi tuj helpis al la malsanuloj, poste ŝi revenis al la kaverno. Ŝi mortis sola kiel ermito. Laŭ legendo ŝi estis kondukita al la kaverno fare de du anĝeloj. Sur la kavernomuron ŝi skribis " Mi, Rozalia - filino de Sinibald, Reganto de Rozoj kaj Quisquina - decidis vivi en tiu kaverno por la amo de sinjoro Jesuo Kristo. "

En 1623 Rozalia aperis antaŭ malsanulino supozeble pro pesto, ŝi sanigis la malsanulinon kaj ŝi diris: pilgrimadu al kapelo sur monto Pellegrino. La virino plenumis ĝin en la sekva jaro. Tiam la sanktulino denove aperis kaj montris sian tombon. Baldaŭe oni ekzamenis la restaĵojn en la ĉerko. Oni portis ostojn de Rozalia al Palermo por procesio.

La festotago estas aranĝita ĉiun jaron la 15-an de julio. (La pli malgranda festotago okazas la 4-an de septembro.) Ĝi daŭre estas grava socia kaj religia okazaĵo en Palermo.

En Hungario post la mezepoko oni petis helpon de Rozalia kontraŭ pesto.

Kelkaj preĝejoj aŭ kapeloj dediĉitaj (ankaŭ) al Sankta Rozalia:

Fontoj[redakti | redakti fonton]