Santalaloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Santalaloj
Santalum haleakalae
Santalum haleakalae
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Santalaloj Santalales
Dumort.
Familioj

vidu tekston

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Santalaloj (Santalales) estas ordo de angiospermoj kun sufiĉe kosmopolita distribuo sed forta koncentriĝo en tropikaj kaj subtropikaj regionoj.

La plimulto de la santalaloj havas senŝelajn semojn, kio nekutimas inter la angiospermoj. Multaj membroj estas parazitaj plantoj, plejparte duon-parazitaj, kapablaj mem krei sukerojn per fotosintezo sed prenantaj akvon kaj mineralojn helpe de la tigoj aŭ radikoj de aliaj plantoj; iuj (ekz. Arceuthobium) estas devigaj parazitoj, kun malalta procentaĵo de klorofilo en siaj ŝosoj (kvino ĝis dekono de tio trovebla en la histoj de la gastiganta planto), kio devigas ilin preni la plimulton de siaj nutraĵoj de la histoj de la gastiganto.

La sistemo APG II de 2003 (same kiel la sistemo APG de 1998) jene klasigas la ordon laŭ membreco:

  • ordo Santalaloj Santalales

La AP-retejo AP-Website indikas ke ankaŭ la familio Balanophoraceae devus esti en ĉi tiu ordo (post APG II). Ĝi ankaŭ indikas ke Olacaceae (en la senco de APG II) ne estas bona familio, kaj oni devus dissplitigi ĝin.

La sistemo de Cronquist (1981) difinis la membrecon de la santalaloj jene:

  • order Santalales

En la sistemo de APG, la familioj de viskacoj kaj Eremolepidaceae estas jam en la familio santalacoj. APG II konsideras la genrojn Dipentodon (Dipentodontaceae) kaj Medusandra (familio Medusandraceae) esti senlokaj (kiel ankaŭ la familio Balanophoraceae, nun verŝajne enfamiliiga denove; vidu supre). En la familio Medusandraceae estas du genroj: Soyaŭia kaj Medusandra. Genetikaj esploroj nun lokigas la unuan en la familion Peridiscaceae de la ordo de saksifragaloj kaj la unuan en la ordo de malpigialoj proksime al Passifloraceae-Turneraceae-Malesherbiaceae. La ĉina monotipa genro Dipentodon estas proksima al Tapiscia, kaj oni proponias ke ĝi konsistigu novan ordon kun la nomo Huerteales kune kun Tapisciaceae kaj la genro Perrottetia (antaŭe lokita en la familio Celastraceae).