Santes Pagninus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Sante Pagnino Lucensi
(1470-1541)
"Institutionum hebraicorum",verko eldonita en 1526
"Institutionum hebraicorum",
verko eldonita en 1526
Personaj informoj
Naskiĝo 1-an de januaro 1470 (1470-01-01)
en Luko
Morto 1-an de januaro 1541 (1541-01-01) (71-jara)
en Romo
Universitato Universitato de Romo
Lingvokapablo latina lingvo
v  d  r
Information icon.svg

Santeso Pagnino (ankaŭ Xanthus Pagninus) (1470-1541) estis itala erudiciulo, orientalisto, filologo kaj unu el la plej grandaj bibliaj tradukistoj de sia epoko. Kiel respektinda hebreisto li estis la unua kiu enkondukis la nombradon de la versikloj al la ĉapitroj de la Biblio.[1] Li estis disĉiplo de Girolamo Savonarola kaj amiko de la papoj Leono la 10-a kaj Klemento la 7-a.

Vivo[redakti | redakti fonton]

"Hebraicae institutiones"
verko eldonita en 1526

Estante deksesjara, li ordiniĝis en la dominikana monaĥejo kaj sin donis plej diligente al la studoj pri la orientaj lingvoj kaj teologio. Li iĝis profunde kaj precize lerta pri la latina, la greka, la hebrea, la kaldea kaj la araba lingvoj, sed li estas aparte renoma pro siaj konoj de la hebrea lingvo.

Li pasis grandan parton de sia vivo en liona monaĥejo, kaj distingiĝis pro sia zorgo je defendo de la katolika eklezio kontraŭ la atakoj de la reformistoj, kaj klopodis por malpermesi ke sennombraj italaj familioj, kiuj establiĝis en tiu urbo, konvertiĝu per la senditoj de la valdanoj kaj luteranoj. Tamen, Pagninus estas ĉefe konata pro lia unua moderna tradukado en la latinan de la "Malnova Testamento" el la hebrea originalo, kaj de la "Nova Testamento" el la greka.

Kio kondukis lin al tiu projekto, tio estis lia konvinko ke la tradukado de la Vulgato, tia kia ĝi venis al la modernaj tempoj, estis forte koruptita laŭ la maniero kiel ĝi estis lasita de Sankta Hieronimo. Do, tiu estis lia revo, nome, produkti novan tradukaĵon, en kiu la Vulgato estus respektata ĉiam kiam la fideleco al la originaloj estus permesata. Havante la papon Leono la 10-a kiel patrono, li komencis sian grandan laboron, en 1493, kaj dum dudekkvin jaroj li senhalte sin dediĉis al tiu projekto, kompletigante ĝin nur en 1518.

Poste li sin donis al tradukado de la apokrifaj libroj kaj al la "Nova Testamento", kies ambaŭ laboroj, tradukitaj el la greka originalo, finiĝis nur en 1521. La tuta verko publikiĝis en Liono, en 1528, sub la titolo "Veteris et Novi Testamenti nova Translatio, per Sanctum Pagninum nuper edita, approbante Clemente VIII".

Multajn bonajn rekomendojn estis faritaj pri ĉi-verko, far la plej erudiciaj rabenoj, kien aliris ĉiuj preferoj anstataŭ al aliaj tradukdoj pri la sanktaj hebreaj skribaĵoj, samkiel multaj kristanaj kritikistoj donis ilian apogon tiaj kiaj Johannes Leusden (1624-1699), Thomas van Erpe (1584-1624), Johannes Buxtorf (1564-1629) kaj Thomas Huet (m. 1591).[2]

Kiel sankta oratoro, liaj zorgo kaj elokventeco harmoniis kun sia erudicio kaj estis fruktoportaj. Kunvokita al Romo far Leono la 10-a, li instruis en la ĵus-malfermita liberlernejo por Orientaj Lingvaĵoj ĝis la morto de sia protektanto en 1521. Pli malfrue, li pasis tri jarojn en Avinjono kaj la lastaj sep jaroj de sia vivodaŭro en Liono. Tie li kunlaboris por la starigo de hospitalo por pesto-infektitoj, tie ricevinte certajn rajtojn kaj privilegiojn kiel civitano. Samtempe, eblis al li konatiĝi kun la polimato kaj hebreisto Mikaelo Serveto, al kiu li donis siajn notojn, kaj indikis lin kiel heredanto de siaj sciencaj studoj de la Biblio post sia morto.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]