Santiago (Isabelo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Santiago
independent component city • urbego
Administrado
Poŝtkodo 3311
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 148 580  (2020) [+]
Loĝdenso 582 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 16° 41′ N, 121° 33′ O (mapo)16.683333333333121.55Koordinatoj: 16° 41′ N, 121° 33′ O (mapo) [+]
Alto 156 m [+]
Areo 255,5 km² (25 550 ha) [+]
Santiago (Filipinoj)
Santiago (Filipinoj)
DEC
Santiago
Santiago
Situo de Santiago

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Santiago, Isabela [+]
vdr

Santiago, - tagaloge Lungsod ng Santiago - estas kvinaklasa komponenta urbego en Filipinoj, en insulo Luzono, en regiono Kagajana Valo, en Isabelo (provinco). Santiago administre kaj laŭleĝe estas sendependa de la provinco kaj havas 37 distriktojn.

Aerfoto en Santiago

Geografio[redakti | redakti fonton]

Santiago situas en nordorienta parto de la insulo sur plata tero ĉirkaŭita de montoj ĉe rivero[1]. Provinca ĉefurbo Ilagan troviĝas 61, regiona ĉefurbo Tuguegarao 103, Kezonurbo 230, ĉefurbo Manilo 244, Legazpi (Albajo) 460, Cebuurbo 755, Puerto Princesa 832, Dabao 1160, General Santos 1242 kilometrojn (aere) [2].

Historio[redakti | redakti fonton]

La nuna Santiago origine estis indiĝena vilaĝo, kiun la hispanaj misiistoj nomis Carig. Kiam la hispanoj ekloĝis, la vilaĝo estis nomita Santiago Apostol de Carig pri hispana nomo de Sankta Jakobo. La oficiala fondo okazis en 1743. Santiago faciligis la eniron de enmigrintoj el diversaj provincoj kaj igis Santiago fandopoto de malsamaj kulturoj. Inter 1942-1945 la japanoj regis, pli frue usonanoj. En la fruaj 1950-aj jaroj la loknomo simpliĝis al Santiago. En 1993 Santiago ricevis la titolon sendependa komponenta urbo kaj tiutempe ĝi atingis la internacian kriterion urbego (pli granda, ol cent mil).

Vendejego en Santiago

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Santiago estas komerca centro de la regiono. Kemia kompanio havas fabrikon por provizado de agrikulturaĵoj, sterkaĵoj kaj nutraĵoj por kortobirdoj kaj porkaĵoj. La agrikulturo daŭre estas la ĉefa fonto de vivtenado. La ĉefaj kultivaĵoj estas rizoj, maizoj fruktoj kaj legomoj. Ankaŭ rizaj muelejoj abundas. Turismo estas nova industrio en la urbego.

Religio[redakti | redakti fonton]

La domina religio en Santiago estas katolika. Tamen aliaj kristanaj sektoj ankaŭ ĉeestas en Santiago kiel metodistoj kaj estas preĝejoj: moskeoj kaj sikha templo.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Al Santiago kuras 3 ĉefvojoj kaj pluraj flankovojoj.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Santiago situas en la ekvatora klimato. Jare pluvas po 1875 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, nur en marto kaj aprilo iom malmulte. La averaĝa jara temperaturo varias inter 21-28 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • pluraj preĝejoj

Ĝemelurboj (eksterlandaj)[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans