Santiago Rusiñol

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Santiago Rusiñol
Persona informo
Naskonomo Santiago Rusiñol i Prats
Aliaj nomoj Jordi de Peracamps
Naskiĝo 25-an de februaro 1861 (1861-02-25)
en Barcelono
Morto 13-an de junio 1931 (1931-06-13) (70-jaraĝa)
en Aranjuez
Tombo Montjuïc Cemetery
Lingvoj katalunahispana
Ŝtataneco Hispanio
Alma mater Académie de La Palette
Familio
Frat(in)o Alberto Rusiñol Prats
Edz(in)o Lluïsa Denís i Reverter
Infano Maria Rusiñol i Denís
Okupo
Okupo poeto • pentristo • verkistoartokritikistoĵurnalisto • romanisto • dramaturgo
Verkoj Cour d'orangers
Q17492008
Q17493339
L'hèroe
L'alegria que passa
L'auca del senyor Esteve
vdr

Santiago RUSIÑOL Prats​ (Barcelono, 25a de Februaro 1861 - Aranjuez, 13a de junio 1931) estis hispana pentristo, verkisto kaj dramaturgo en kataluna lingvo.

Li veturis al Parizo en 1889, kie li loĝis en Montmartre kun Ramón Casas kaj kun Ignacio Zuloaga. Li familiariĝis kun la simbolismo kaj la pentrado subĉiela. Reveninta al Hispanio, li fondis en Sitges la muzeo-atelieron de "Cau Ferrat", kaj ĉeestis en Barcelono la babilrondojn de la kafejo Els Quatre Gats. Dekomence li pentris simbolismajn temojn kaj homajn figurojn, fine de sia kariero preskaŭ nur pejzaĝojn ĉefe de Aranjuez kaj de La Farmo.

Lia literatura verkaro, en kataluna lingvo, estas komponata de poemoj en prozo (Oracions, 1897), dramoj kiel L'alegria que passa (1898), Cigales i formigues (1901), La bona gent (1906) aŭ El místic (1903) kaj ĝenrismaj noveloj kiel L'auca del senyor Esteve (1907), kiu estis adaptita al teatro fare de la propra Rusiñol en 1917, La niña Gorda (1914), El català de La Mancha (1917) kaj En Josepet de Sant Celoni. Escepta estis la membiografia rakonto titolita Impresiones de arte (1897) en hispana lingvo. Li verkis ankaŭ por gazetoj kiel La VanguardiaL'Esquella de la Torratxa.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Desde el Molino, Santiago Rusiñol, kun ilustraĵoj de Ramón Casas. 1a eldono: Barcelono, 1945. Represo, BANCA MAS cARDA EXBANK-Banco de Expansión Industrial, Barcelono, 1976.