Santiago del Collado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Santiago del Collado
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 05592
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 168  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 26′ N, 5° 21′ U (mapo)40.433611111111-5.3563888888889Koordinatoj: 40° 26′ N, 5° 21′ U (mapo) [+]
Alto 1 229 m [+]
Areo 43 km² (4 300 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Santiago del Collado (Provinco Avilo)
Santiago del Collado (Provinco Avilo)
DEC
Santiago del Collado
Santiago del Collado
Situo de Santiago del Collado
Santiago del Collado (Hispanio)
Santiago del Collado (Hispanio)
DEC
Santiago del Collado
Santiago del Collado
Situo de Santiago del Collado

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Santiago del Collado [+]
vdr

Santiago del Collado [sanTJAgo delkoLJAdo] estas municipo en la sudokcidento de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al Komarko de El Barco de Ávila-Piedrahíta kaj al la jurisdikcia teritorio de Piedrahíta, en la sudokcidento de la provinco. La loknomo Santiago del Collado estas komprenebla etimologie kiel Sankta Jakobo de la Monteto.

Santiago del Collado en la provinco Avilo.
Preĝejo kun aparta sonorilturo kiel ĉe kelkaj aliaj preĝejoj de la komarko.
Montorifuĝejo ĉe la Montopasejo Peñanegra, en la municipa teritorio de Santiago del Collado..

Geografio[redakti | redakti fonton]

La municipo estas formata de la ĉefurbo Santiago del Collado, kaj de la domaroj Las Casas de Navancuerda, El Collado, La Lastra, Navalmahillo, Navamuñana, El Nogal, Santiuste, Valdelaguna, La Venta del Alto, El Zarzal, El Poyal (senhoma) kaj Navarbeja (senhoma).

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 42,69 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 168 loĝantojn. Ĝi perdis 800 loĝantojn el la 1920-aj jaroj pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 69 km de Avilo, provinca ĉefurbo.

Ĝi limas kun Hoyorredondo, Piedrahíta, Navaescurial, La Aldehuela, San Juan de Gredos, Avellaneda, Santiago de Tormes kaj Navalperal de Tormes.

La ĉefa trajto de la municipo estas la montarĉeno kiu separas la valon de la rivero Corneja disde la valo kiun formas la rojo Caballeruelo kaj la rivero Santiago, alfluanto de la rivero Corneja, ĉe de la norda deklivaro de la Sierra de Villafranca. La monteto kiu nomas la vilaĝon estas Risco de la Umbrela (1562 m), lime kun La Aldehuela. Tamen, la plej altaj pintoj de la municipo formas parton de la Sierra de Villafranca, elstare la montopintoj Peña Regadera (1967 m), Tarayuela (1964 m) kaj Peña Negra (1953 m).

Historio[redakti | redakti fonton]

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (bovoj, ŝafoj kaj iom porko kaj kortobirdoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]