Santibáñez de la Peña

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Santibáñez de la Peña
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 34870
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 962  (2023) [+]
Loĝdenso 9 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 49′ N, 4° 44′ U (mapo)42.81-4.7291666666667Koordinatoj: 42° 49′ N, 4° 44′ U (mapo) [+]
Alto 1 084 m [+]
Areo 111,74 km² (11 174 ha) [+]
Santibáñez de la Peña (Provinco Palencio)
Santibáñez de la Peña (Provinco Palencio)
DEC
Santibáñez de la Peña
Santibáñez de la Peña
Situo de Santibáñez de la Peña
Santibáñez de la Peña (Hispanio)
Santibáñez de la Peña (Hispanio)
DEC
Santibáñez de la Peña
Santibáñez de la Peña
Situo de Santibáñez de la Peña

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Santibáñez de la Peña [+]
vdr

Santibáñez de la Peña [santiBAnjez delaPEnja] estas municipo en la nordokcidento de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Montaña Palentina. La loknomo Santibáñez de la Peña estas komprenebla etimologie kiel Sankta Johano de la Roko.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Aviñante de la Peña.
Preĝejo de Santa Marina de Tarilonte de la Peña.
Preĝejo de San Isidro Labrador (Viduerna de la Peña).

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 111,74 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 1 002 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono; fakte ĝi perdis 2 700 loĝantojn el la 1940-aj jaroj, sed dum procezo de aligo kaj malaligo de loĝlokoj. La loĝloko Santibáñez de la Peña mem perdis preskaŭ 200 loĝantojn nur el 2000.

Ĝi distas 104 km de Palencio, provinca ĉefurbo.

La municipa teritorio enhavas la jenajn submunicipojn:

  • Aviñante de la Peña
  • Cornón de la Peña
  • Las Heras de la Peña
  • Pino de Viduerna
  • Santibáñez de la Peña
  • Tarilonte de la Peña
  • Velilla de la Peña
  • Viduerna de la Peña
  • Villafría de la Peña
  • Villalbeto de la Peña
  • Villanueva de Arriba
  • Villaoliva de la Peña
  • Villaverde de la Peña

Historio[redakti | redakti fonton]

La toponimio montras ankoraŭ restaĵojn de romia setlado en kastrumoj aŭ militkampadejoj. La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado, ĉefe rilate al la Monaĥejo de San Román de Entrepeñas (mencioj en 940), el kiu nun restas nur turo (ĝi aperas en la municipa blazono). Ekde 1572, rezulto de la reformo de la Koncilio de Trento, ekfunkciis eklezia arkivo, kio pluis ĝis nuntempe.

Kastrumo Castro de La Loma.
Turo de la Monaĥejo de San Román de Entrepeñas.

Santibáñez de la Peña en julio 1934 sendependiĝis de la municipo de Respenda de la Peña, pro la loĝantara kaj industria kresko de Santibáñez. Respenda de la Peña tiam havis 24 loĝlokojn, el kiuj 15 venis kun Santibáñez. En la 1950-aj jaroj Intorcisa kaj Muñeca siavice abandonis Santibáñez por aliĝi al Guardo.

Dum la 20-a jarcento, Santibáñez estis unu de la ĉefaj kernoj de la minbaseno de la provinco Palencio, sed ties elfosejoj fermiĝis unu post alia, kaj la lasta en 1990.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis karbominado, agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejoj kaj la ermitejoj. Pli precize:

  • Kastrumo Castro de La Loma: de kantabroj kun restaĵoj de romiaj muregoj, fosejoj kaj kampadejoj kiuj atakis kaj detruis tiun gravan lokan kernon de la Ferepoko dum la nomitaj kantabraj militoj.​
  • Sanktejo de la Virgen del Brezo.
  • La preĝejoj de la 13 loĝlokoj apartenantaj al la municipo.
  • Monaĥejo de San Román de Entrepeñas, el kiu restas nur turo.
  • Naturaj lokoj de Sierra del Brezo, Pico del Fraile, Peña la Virgen, fonto de Villafría de la Peña, kaj esplorotaj grotoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]