Bembibro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Santibáñez del Toral)
Bembibro
municipo en Hispanio • loĝloko

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 24300
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 8 196  (2023) [+]
Loĝdenso 129 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 37′ N, 6° 25′ U (mapo)42.615398-6.416971Koordinatoj: 42° 37′ N, 6° 25′ U (mapo) [+]
Alto 644 m [+]
Areo 63,42 km² (6 342 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Bembibro (Provinco Leono)
Bembibro (Provinco Leono)
DEC
Bembibro
Bembibro
Situo de Bembibro
Bembibro (Hispanio)
Bembibro (Hispanio)
DEC
Bembibro
Bembibro
Situo de Bembibro

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bembibre [+]
vdr


Bembibro (en la hispana Bembibre) estas municipo kaj vilaĝo de la tradicia komarko Boezo en Bierzo, provinco Leono, regiono Kastilio kaj Leono, en Hispanio. La historia urboparto de Bembibro -ekskluzive de Arlanzo, Labaniego, Losado, Rodanilo... havas inter 8 000 kaj 9 000 loĝantojn.

Komarkoj de la provinco Leono; El Bierzo plej okcidente, oranĝece.
Preĝejo.
Sanktejo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La nomo Bembibre venas de la antaŭromia Paemeiobriga, kaj poste rebaptata kiel Interamnium Flavium far la romianoj. La urbodomo troviĝas en la vilaĝo Bembibro (ĝi havas plurajn etajn dependajn vilaĝetojn), kaj ĝi estas la dua loĝloko plej grava de la komarko Bierzo, ĉefe danke al la min-aktiveco (karbo kaj fero).

En tiu areo okazas la agado rakontita en la historia romano El señor de Bembibre (La senjoro de Bembibre (1844), de Enrique Gil y Carrasco, kie oni rakontas la aman historion de du tipaj romantismaj ĉefroluloj, Álvaro kaj Beatriz, super la fono de la estingo de la Ordeno de la Templo, kaj oni kreas revan kaj legendan mondon.

Estas restaĵoj de prahistoria kaj romia epokoj. Estis juda kvartalo. La areo apartenis al la Regno Leono kaj suferis pro la militoj kontraŭ Portugalio kaj ĉefe pro la Milito de Hispana Sendependiĝo. En la 7a de Oktobro 1934, kadre de la Hispana revolucio de 1934 ministoj okupis la urbon kaj la areon.

Panorama vido de Bembibro.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Arlanza, Bembibre, Labaniego, Losada, Rodanillo, San Esteban del Toral, San Román de Bembibre,Santibáñez del Toral kaj Viñales, okupas totalan areon de 63,42 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 8 455 loĝantojn. Ĝi akiris ĉirkaŭ 6 000 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al komarkaj centroj, kiaj Bembibro kaj aligo de apudaj loĝlokoj. Ĝi distas 97 km de Leono, provinca ĉefurbo. Ĝi limas kun Toreno, Noceda del Bierzo, Folgoso de la Ribera, Congosto, Castropodame kaj Torre del Bierzo.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Demografia evoluo
1996 1998 1999 2000 2001 2002 2003 2004 2005 2006 2007 2008
11.104 11.063 11.050 10.734 10.463 10.486 10.217 9.989 10.059 10.092 10.053 10.136
Demografia evoluo de la urboparto
2000 2001 2002 2003 2004 2005 2006 2007 2008
9.587 9.348 9.394 9.139 8.924 8.980 9.019 8.977 9.040

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo, brutobredado, servoj kaj ĉasado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado). Inter servoj estas kultura centro, muzeoj, teatro, festoj ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]