Santino Spinelli

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Altiero Spinelli.
Santino Spinelli
Persona informo
Naskiĝo 21-an de julio 1964 (1964-07-21) (59-jaraĝa)
en Pietrasanta
Etno Ciganoj en Italio vd
Lingvoj italaanglacigana vd
Ŝtataneco Italio vd
Alma mater Universitato de Bolonjo vd
Profesio
Alia nomo Alexian vd
Okupo komponistomuzikisto • universitata instruisto vd
Laborkampo anglalingva literaturomuzikscienco • Romani studies vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Santino SPINELLI, profesie pli konata sub la nomo Alexian[1] (naskiĝis la 21-an de julio 1964 en Pietrasanta, en la provinco de Lucca) estas itala cigandevena muzikisto, komponisto, verkisto kaj profesoro.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Santino Spinelli estas la plej juna de ses infanoj, filo de Gennaro kaj Giulia Spinelli. En Lanciano, en la provinco de Chieti, li komencis siajn fruajn studojn. Li ĉeestis la Ŝtatan Komercan Instituton P. De Giorgio kaj gajnis du gradojn ĉe la Universitato de Bologna, la unua en fremdaj lingvoj kaj literaturo kaj la alia en muzikologio. Li estis profesoro de la cigana lingvo (romani) kaj kulturo ĉe la Universitato de Chieti ekde 2008.

Spinelli estas la fondinto kaj prezidanto de la kultura asocio Thèm Romano (Mondo Romani). En 2001 li estis elektita la solan reprezentanton por Italio ĉe la parlamento de la Internacia Romaa Unio (IRU), ne-registara organizo bazita en Latvio kaj aktiva en la kampo de ciganaj rajtoj.

En 2002 Spinelli ekinstruis la ciganan lingvon (Rromani) kaj kulturo ĉe la Universitato de Trieste kaj poste ĉe la Politeknika Universitato de Torino.[2] En 2003 la Parlamento de la Internacia Romana Unio nomumis lin Ambasadoro de la romaa kulturo kaj arto tra la mondo kaj en 2007 li estis nomumita vicprezidanto de la Interncaia Romaa Unio (IRU). Li estas la nacia prezidanto de la federacio FederArteRom kaj membro de la direktoraro de la internacia arta iniciato Khetanes[3][4]

Lia poemo "Auschwitz" estas gravurita sur monumento dediĉita al la ciganoj Sinti kaj Romaa, mortigitaj dum la Nazia periodo. La monumento situas proksime al la Bundestag en Berlino. Simila monumento estis konstruita en Lanciano, en Piazzale Edith Stein. Ĝi estis skulptita fare de Tonino Santeusanio.

En 2010 li eldonis "Carovana Romanì" por akordeono, ensemblo kaj orkestro[4]. La kolekto enhavas pecojn kunmetitaj de Spinelli kaj aŭdigitaj ĉe la seĝo de la Konsilio de Eŭropo en Strasbourg kaj ĉe la Konsilio de la Eŭropa Unio en Bruselo.

La 2-an de junio 2012, li kantis en Milano la kanton Murdevele (la "Preĝo de la Lordo" en la cigana lingvo) por Papo Benedikto la 16-an okaze de la Monda Renkontiĝo de Familioj.

La 4-an de februaro 2020, li ricevis la premion de Komandanto de la Ordeno “Al merito della Repubblica Italiana” fare de la itala prezidento Sergio Mattarella[5][6].

Publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • "Carovana Romanì"- Ut Orpheus, Bologna, 2010
  • Rom, Genti Libere - kun antaŭparolo de Moni Ovadia, Dalai Editore, Milano, 2012
  • Rom, Questi Sconosciuti - kun antaŭparolo de Moni Ovadia, Mimesis Edizioni, Milano, 2016

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Concert du groupe ROM" - Alexian Group. Arkivigite je 2022-11-02 per la retarkivo Wayback Machine iicmarsiglia.esteri.it.
  2. (en) "Gypsy culture gets academic acceptance". The Guardian. la 10-an de Aprilo 2002.
  3. (en) Info Khetanes
  4. 4,0 4,1 (it) "Santino Spinelli "Alexian", cantore degli "zingari": "Sui rom si lucra da anni" |". Blitz quotidiano. la 13-an de Decembro 2014.
  5. (it) "Santino "Alexian" Spinelli commendatore della repubblica". Il Centro, la 2-an de marto 2020.
  6. https://www.quirinale.it/onorificenze/ricerca/insegna/60 Register of Commanders at No. 1307 Serire IV.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]