Santo Tomé del Puerto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Santo Tomé del Puerto
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 40590
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 248  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 12′ N, 3° 35′ U (mapo)41.194166666667-3.5772222222222Koordinatoj: 41° 12′ N, 3° 35′ U (mapo) [+]
Alto 1 072 m [+]
Areo 57 km² (5 700 ha) [+]
Santo Tomé del Puerto (Provinco Segovio)
Santo Tomé del Puerto (Provinco Segovio)
DEC
Santo Tomé del Puerto
Santo Tomé del Puerto
Situo de Santo Tomé del Puerto
Santo Tomé del Puerto (Hispanio)
Santo Tomé del Puerto (Hispanio)
DEC
Santo Tomé del Puerto
Santo Tomé del Puerto
Situo de Santo Tomé del Puerto

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Santo Tomé del Puerto [+]
vdr

Santo Tomé del Puerto [santotoME delPŬERto] estas municipo en la sudoriento de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la distrikto Partido Judicial de Sepúlveda. La loknomo Santo Tomé del Puerto estas komprenebla etimologie kiel Sankta Tomeo de la Montopasejo. Ne estas loĝloko kun la nomo Santo Tomé del Puerto kaj fakte ĝi enhavas kvin loĝlokojn, plus unu jam senhomejon, nome Aldealapeña, senhoma en la aktualo (41°11′52″N 3°37′18″O), en 18561​ ĝi estis aligita al la jam malaperinta municipo Siguero; La Rades; Rosuero; Siguero, municipo sendependa ĝis 1970, poste submunicipo ekde 2006​ ĝis 2013; Sigueruelo, municipo sendependa ĝis 1973; kaj Villarejo [biljaREĥo], sidejo de la urbodomo (en la foto de la tabelo).

Santo Tomé del Puerto en la provinco Segovio.
Siguero.
La Rades.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia ebeneca montara teritorio okupas totalan areon de 56,87 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 259 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono.

Ĝi distas 57 km de Segovio, provinca ĉefurbo; ĝi limas kun municipoj Santa María del Cerro, Duruelo, Cerezo de Abajo, Cerezo de Arriba, Casla, Robregordo (Madrid), Somosierra (Madrid) kaj El Cardoso de la Sierra (Guadalajara).

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

Ĝi apartenis al la Comunidad de Villa y Tierra de Sepúlveda, en la komunumaro ochavo de Sierra y Castillejo.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj forstado. Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]