Santo Tomas (Norda Dabao)
Santo Tomas | |||
---|---|---|---|
municipo de Filipinoj vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 8112 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 128 667 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 580 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 7° 32′ N, 125° 37′ O (mapo)7.5333333333333125.61666666667Koordinatoj: 7° 32′ N, 125° 37′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 37 m [+] | ||
Areo | 221,8 km² (22 180 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+08:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Santo Tomas, Davao del Norte [+] | |||
Santo Tomas, - tagaloge Bayan ng Santo Tomas - estas kvinaklasa universitata urbego en Filipinoj, en Mindanao, en Dabaa Regiono, en provinco Norda Dabao.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Santo Tomas situas sur la marborda ebenaĵo [1]. Provinca ĉefurbo Tagum troviĝas 22, Panabo 25, regiona ĉefurbo Dabao 53, ĉefurbo Manilo 934, Kezonurbo 938 kilometrojn (aere) [2].
Historio
[redakti | redakti fonton]Origine tiu loko estis nomata "Tibal-og". La sporadaj indiĝenaj domoj apartenis al la proksima municipo Kapalong. La loko estis kovrita grandparte per densa arbaro, sed dum la antaŭmilitaj jaroj oni komencis planti agrikulturajn kreskaĵojn. Santo Tomas memstariĝis en 1949 kaj atingis la internacian klasifikadon grandurbo en la malfruaj 2000-aj jaroj. La komunumo daŭre kreskis kaj prosperis, eĉ kiam ĝi travivis plurajn sinsekvojn de urbestra administrado.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Santo Tomas estas agroindustria areo. La ĉefaj produktaĵoj estas bananoj kaj rizoj. Kelkaj multnaciaj kompanioj kaj kooperativoj funkcias sukcese en la banana industrio.
Eduko
[redakti | redakti fonton]En Santo Tomas universitato, kolegio kaj instituto donas eblecon por studi.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Al Santo Tomas kuras 3 signifaj aŭtovojoj. La plej proksima flughaveno funkcias en Dabao. En la urbego kutima veturilo estas la ruĝkoloraj tricikloj kun kapacito de 6 pasaĝeroj.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Santo Tomas situas en la ekvatora klimato kun efiko de musono. Mankas sezonoj, ĉiuj monatoj havas la samajn pluvokvanton, temperaturon, humidecon kaj aerpremon. La averaĝa temperaturo varias inter 23-30 °C. La jara pluvokvanto estas 562 (?) mm.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- WikiTrans
-
Kirko
-
Gimnazio
-
Tricikloj