Santo Tomas (Norda Davao)
Santo Tomas | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
municipo de la Filipinoj ![]() | |||
Flago | |||
Administrado | |||
Lando | ![]() | ||
Regiono | Davaa regiono | ||
Provinco | ![]() | ||
Poŝtkodo | 8112 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 131 100 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 591 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 7° 32′ N, 125° 37′ O (mapo)7.5333333333333125.61666666667Koordinatoj: 7° 32′ N, 125° 37′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 37 m [+] | ||
Areo | 221,8 km² (22 180 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+08:00 [+] | ||
![]() | |||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Santo Tomas - tagaloge Bayan ng Santo Tomas - estas kvinaklasa universitata urbego en Filipinoj, en Mindanao, en Davaa regiono,[1] en provinco Norda Davao.

Geografio
[redakti | redakti fonton]Santo Tomas situas sur la marborda ebenaĵo [1]. Provinca ĉefurbo Tagum troviĝas 22, Panabo 25, regiona ĉefurbo Davao 53, ĉefurbo Manilo 934, Kezonurbo 938 kilometrojn (aere) [2].
Historio
[redakti | redakti fonton]Origine tiu loko estis nomata "Tibal-og". La sporadaj indiĝenaj domoj apartenis al la proksima municipo Kapalong. La loko estis kovrita grandparte per densa arbaro, sed dum la antaŭmilitaj jaroj oni komencis planti agrikulturajn kreskaĵojn. Santo Tomas memstariĝis en 1949 kaj atingis la internacian klasifikadon grandurbo en la malfruaj 2000-aj jaroj. La komunumo daŭre kreskis kaj prosperis, eĉ kiam ĝi travivis plurajn sinsekvojn de urbestra administrado.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Santo Tomas estas agroindustria areo. La ĉefaj produktaĵoj estas bananoj kaj rizoj. Kelkaj multnaciaj kompanioj kaj kooperativoj funkcias sukcese en la banana industrio.

Eduko
[redakti | redakti fonton]En Santo Tomas universitato, kolegio kaj instituto donas eblecon por studi.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Al Santo Tomas kuras 3 signifaj aŭtovojoj. La plej proksima flughaveno funkcias en Davao. En la urbego kutima veturilo estas la ruĝkoloraj tricikloj kun kapacito de 6 pasaĝeroj.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Santo Tomas situas en la ekvatora klimato kun efiko de musono. Mankas sezonoj, ĉiuj monatoj havas la samajn pluvokvanton, temperaturon, humidecon kaj aerpremon. La averaĝa temperaturo varias inter 23-30 °C. La jara pluvokvanto estas 562 (?) mm.
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ La ĝis nun sola esperantlingva atlaso, Poŝatlaso de la mondo de 1971 el Prago, dokumentigas esperantigon de la ĉefa loĝloko Davao en la mapo 22. Tio ne estas miraklo, ĉar hispane la nomo aspektas tre simile, sed tamen tie pruviĝas oficiala esperantigo de la urbonomo. Tamen la hispana formo havas akcenton sur la unua silabo kaj Esperanto sur la antaŭlasta, do laŭ sono la du formoj ne identas. Tio referenco kaŭzas ankaŭ la nomon de la regiono kaj provinco