Santomea olivkolombo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Santomea olivkolombo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Columba (genro) Columba
Specio: Santomea olivkolombo Columba thomensis
Barboza du Bocage, 1888
Konserva statuso

Konserva statuso: En danĝero
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Santomea olivkolombogrenatkolora kolombo (Columba thomensis) estas birdospecio, nome endanĝerita specio de la familio de Kolombedoj, Columbidae, kiu estas loĝanta reproduktanta birdo kiel endemio de la insulo Santomeo ĉe la marbordo de Okcidenta Afriko. Ĝi estis priskribita al la scienco fare de José Vicente Barbosa du Bocage en 1888.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Tiu birdospecio estas 37 ĝis 40 cm longa.[1]

Distribuado[redakti | redakti fonton]

La Santomea olivkolombo loĝas en kelkaj partoj de la insulo Santomeo, inklude areojn de nordokcidento (Chamiço), la centra masivo (Lagoa Amelia, Zampalma, Nova Ceilão, Bombaim kaj la valo de Rio Io Grande apud Formoso Pequeno), la sudokcidento (valoj de la riveroj Xufexufe kaj Ana Chaves) kaj la sudoriento (okcidente de Água Izé, en Pico Maria Fernandes kaj norde de São João dos Angolares).[1]

Konservostatuso[redakti | redakti fonton]

La kontinua survivado de la Santomea olivkolombo dependas el haltigo de la habitatoperdo en la cetera pluvarbaro de malaltaj teroj de Santomeo, same kiel la survivado de tri aliaj birdospecioj: nome Santomea ibiso, la Grandbeka orioloSantomea oriolo, kaj la Santomea orelstrigo.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 BirdLife International, Species Factsheet Columba thomensis, alirita la 17an de Januaro 2019
  2. Kirby, Alex. "Many threatened birds 'need help'", BBC News (8a de Marto, 2004).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Bocage, 1888 : Oiseaux nouveaux de l'île St. Thomé. Jornal de Sciencias Mathematicas, Physicas e Naturaes, Academia Real das Sciencas de Lisboa, vol. XII, n. 48, p. 229-232.
  • del Hoyo J., Elliott A. & Sargatal J. (1997) Handbook of the Birds of the World, Volume 4, Sandgrouse to Cuckoos. BirdLife International, Lynx Edicions, Barcelona, p. 679
  • Prin J. & G. (1997) Encyclopédie des Colombidés. Prin, Ingré, p. 55
  • Gibbs, Barnes kaj Cox, Pigeons and Doves (Pica Press 2001) (ISBN 1-873403-60-7)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]