Saltu al enhavo

Santomea verda kolombo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Santomea verda kolombo
Ilustraĵo de Albert Eckhout
Ilustraĵo de Albert Eckhout
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Treron
Specio: Santomea verda kolombo

T. sanctithomae

Treron sanctithomae
(Gmelin, JF, 1789)
Konserva statuso

Konserva statuso: En danĝero
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Santomea verda kolombo (Treron sanctithomae) estas specio de birdo de la familio de Kolombedoj kaj genro Treron de verdaj kolomboj, kiu estas disvastigata tra Azio kaj Afriko. Ĝi troviĝas kiel endemio nur en la insulo Santomeo, Santomeo kaj Principeo, en la Golfo de Gvineo. Iliaj naturaj vivmedioj estas subtropikaj kaj tropikaj malsekaj arbaroj de malaltaj teroj. La specio estis priskribita de Johann Friedrich Gmelin en 1789. Ili malaperis el la insulo das Rolas (de la turtoj) pro habitatoperdo. Estas inter 37 007 kaj 109 255 kolomboj de tiu specio nuntempe,[1] sed tio malpliiĝas pro neelteneblaj niveloj de ĉasado.[2]

Temas pri kolomboj kun malhelaj bluecverdaj kapo, kolo, brusto kaj malsupraj partoj. Estas helbluaj areoj en ŝultroj. La flugilkovriloj estas brunaj, kaj same la vosto estas bruna kun blankaj laŭlonge strioj. Estas ruĝaj la piedoj kaj okulringoj.

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]

La Santomea verda kolombo estis priskribita de la germana natursciencisto Georg Marcgrave en 1648 kaj la angla ornitologo Francis Willughby en 1678.[3][4] Kiam la germana natursciencisto Johann Friedrich Gmelin reviziis kaj etendis la verkon de Carl Linnaeus nome Systema Naturae en 1789 li inkludis la Santomean verdan kolombon. Li metis ĝin kun ĉiuj aliaj turtoj kaj kolomboj en la genron Columba kaj stampis la duvortan nomon Columba sanctithomae.[5] La Santomea verda kolombo estas nun metita kun ĉirkaŭ 30 aliaj verdaj kolomboj en la genron Treron kiu estis enkondukita en 1816 fare de la franca ornitologo Louis Pierre Vieillot.[6][7] La genronomo devenas el la Antikva greka trērōn kun la signifo "kolombo" aŭ "turto". La specia epiteto sanctithomae devenas el vortoj de moderna latino sanctus kun la signifo "sankta" kaj Thomae por "Tomaso", kiu uziĝis por la portugallingva nomo de la lando.[8] La specio estas monotipa ĉar oni ne agnoskis subspecion.[7]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. BirdLife International. (2021). Treron sanctithomae”, IUCN Red List of Threatened Species 2021, p. e.T22691227A176255708. doi:10.2305/IUCN.UK.2021-3.RLTS.T22691227A176255708.en. Alirita 15a de Novembro 2021..
  2. Carvalho, M.B. (2015). Hunting and Conservation of Forest Pigeons in São Tomé (West Africa) (doktoriga disertacio). Universidade de Lisboa.
  3. Marcgrave, Georg. (1648) Historia Naturalis Brasiliae: Liber Quintus: Qui agit de Avibus (latine). Lugdun and Batavorum (London and Leiden): Franciscum Hackium and Elzevirium.
  4. Willughby, Francis. (1678) The Ornithology of Francis Willughby of Middleton in the County of Warwick. London: John Martyn.
  5. Gmelin, Johann Friedrich. (1789) Systema naturae per regna tria naturae : secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis, 13‑a eldono 1, Part 2 (latine), Lipsiae [Leipzig]: Georg. Emanuel. Beer.
  6. Vieillot, Louis Pierre. (1816) Analyse d'une Nouvelle Ornithologie Élémentaire (france). Paris: Deterville/self.
  7. 1 2 Pigeons. IOC World Bird List Version 12.1. International Ornithologists' Union (Januaro 2022). Alirita 22 August 2022 .
  8. Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm, p. [htt://archive.org/stream/Helm_Dictionary_of_Scientific_Bird_Names_by_James_A._Jobling#e/n389/mode/1u389], [htt://archive.org/stream/Helm_Dictionary_of_Scientific_Bird_Names_by_James_A._Jobling#e/n346/mode/1u346–347]. ISBN 978-1-4081-2501-4.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]